Lunca Mureșului (Alba)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lunca Mureșului
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto Alba
Alinome Székelykocsárd hungare, Cucerdea Secuiască (iam)
Iama hungara departemento Torda-Aranyos
Situo 46° 26′ N, 23° 54′ O (mapo)46.42861111111123.903888888889Koordinatoj: 46° 26′ N, 23° 54′ O (mapo)
Lunca Mureșului (Alba) (Rumanio)
Lunca Mureșului (Alba) (Rumanio)
DMS
Alto super maro 603 m
Poŝtkodo 517405
Loĝantaro 2510 (2009)
vdr

Lunca Mureșului [lunka mureŝuluj] (hungare: Székelykocsárd se:kejkoĉa:rd) estas komunumo en Rumanio sude de Câmpia Turzii.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas fervojtrafiknodo. Sur la komunuma teritorio troviĝas la fervoja stacio Războieni, kvankam la vilaĝo Războieni-Cetate apartenas al urbo Ocna Mureș. La stacio estas ligejo inter Alba Iulia (sud-okcidente), Târgu Mureș (oriente) kaj alnorda linio, tra kiu atingeblas Cluj-Napoca, Gherla kaj Dej. Kvar km nord-oriente de Lunca Mureșului preterpasas la nacia vojo DN 15, 10 km norde aŭtovojo A 3. Administre ĝi iam apartenis al urbo Ocna Mureș. Nun ĝi estas komunumo, al kiu apartenas Gura Arieșului.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 1910 ĝi havis 1 677 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, ciganoj), en 1992 2 105 (38 % da hungaroj). Ĉe la censo de 2002 el la 2 669 logantoj 1 719 deklaris sin rumanoj, 755 hungaroj kaj 195 romaoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia unua mencio estas en 1291. Ĝi estis ekleziejo de 1332. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Torda-Aranyos).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.