Luna eklipso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Luneklipso)

Luna eklipso estas astronomia evento, kiu okazas, kiam la Luno pasas tra la ombro de Tero. Tio okazas nur dum plenluno, kaj ne ĉiumonate, sed nur dufoje dum la jaro, ĉar la luna kaj tera vojoj poziciiĝas tiel, ke plej ofte la luno pasas iom super aŭ sub la tera ombro.

sunaj laj lunaj eklipsoj

Nur en la punktoj 1 kaj 4 povas ekesti luna eklipso, en la punktoj 2 kaj 3 suna eklipso. En ĉiuj ceteraj pozicioj la luno pasas iom pli supre aŭ sube de la tera ombro.

La distancoj ne estas proporciaj, kaj la distanco de la luna vojo de la tera ombro por pli da klareco pligrandigita.
Desegnaĵo de luna eklipso

Kontraste al suna eklipso, luna eklipso videblas de ĉiu punkto de la nokta duono de Tero, kaj ĝi aspektas de ĉiu tia punkto same. Pro tio luna eklipso rigardeblas pli ofte ol suna eklipso, kvankam entute sunaj eklipsoj okazas iom pli ofte - simple ili rigardeblas nur en tre limigita parto de Tero.

Ĉar la Tera ombro estas ĉiam cirkla, jam la grekaj astronomoj de antikvaj tempoj konkludis, ke Tero devas havi la formon de sfero.

Specoj de lunaj eklipsoj[redakti | redakti fonton]

Distingeblas kvar specoj de lunaj eklipsoj:

Sangoluno de la 28-a de septembro 2015, fotita de Dietrich Michael Weidmann en Oberuster
La pozicio de la astroj dum la plena luna eklipso.
A – la Suno
B – la Tero
C – la Luno
D – la konuso de la duonombro
E – la konuso de la plena ombro
  • Plena luna eklipso: La luno komplete troviĝas en la kerna ombro de Tero. 29 procentoj de ĉiuj lunaj eklipsoj estas tiaj. La maksimuma daŭro de plena luna eklipso estas proksimume 115 minutoj. Ĉar dum plena luna eklipso la luno aspektas tute ruĝa oni tiun fenomenon ankaŭ nomas ruĝa lunosangoluno. Vidu ekzemple la artikolon Luna eklipso de la 21a de Januaro 2019.
  • Parta luna eklipso: Nur parto de la lumo eniras la kernan ombron de Tero, la resto restas en la ĉirkaŭa duonombro. 34 procentoj de ĉiuj lunaj eklipsoj estas tiaj.
  • Plena duonombra luna eklipso: La luno komplete troviĝas en la duonombro de Tero. La parto de la luno, kiu plej proksimas al la kerna ombro, aspektas videble pli malhele. Tiu tipo de luna eklipso estas la plej malofta.
  • Parta duonombra luna eklipso: La luno nur parte troviĝas en la duonombro de Tero. Ĝi daŭre restas komplete videbla, sed la parto de la luno, kiu plej proksimas al la kerna ombro, aspektas iugrade pli malhele. Se malpli ol duono de la lumo situas en la tera duonombro, la fenomeno apenaŭ rimarkeblas.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]