Luno (geometrio)
Aspekto
Ĉi tiu artikolo temas pri geometria figuro. Por la natura satelito de la Tero rigardu la paĝon Luno. Por pli ĝenerala signifo legu la artikolon Natura satelito. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Luna. |
En geometrio, luno estas ĉiu el du similaj figuroj priskribitaj sube.
Ebena geometrio
[redakti | redakti fonton]En ebena geometrio, luno estas konkava areo barita per du arkoj de egalaj aŭ neegalaj radiusoj. La respektiva konveksa formo estas lenso.
Formale, luno estas la komplemento (matematiko) de unu disko kun la alia (se ili intersekciĝas sed neniu estas subaro de la alia).
Ebenaj lunoj de diversaj interrilatoj de lokoj kaj radiusoj de cirkloj, arkoj de kiuj limigas la lunojn. La lunoj estas grizaj, la cirkloj estas nigraj. |
Sfera geometrio
[redakti | redakti fonton]Vidu en dulatero#Sur sfero.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Sfera geometrio
- Teoremo de Gaŭso-Bonnet
- Cirkla segmento povas esti konsiderata kiel degenera luno ĉe kiu unu el la limigantaj cirkloj degeneriĝas en rekton.
- Kvadraturo de la luno
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Eric W. Weisstein, Ebena luno en MathWorld.
- Eric W. Weisstein, Sfera luno en MathWorld.
- La 5 kvadratigeblaj lunoj[rompita ligilo] en MathPages