Luo (lingvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Luo (loka nomo Dholuo) estas lingvo apartenanta al la luaj lingvoj en la nilo-sahara lingvaro kaj parolata de ĉirkaŭ 3,5 milionoj da homoj [1], ĉefe luoj en Kenjo kaj Tanzanio. La lingvo havas sian ĉefan distribuareon sur la orienta flanko de la Viktoria lago, en la provinco Nyanza en Kenjo kaj en en la regiono Mara en Tanzanio. Luo proksime rilatas al la luaj lingvoj lango kaj aĉoli, kiuj ambaŭ estas foje referitaj kiel Lwo .

Luo estas parolata kiel dua lingvo fare de kelkaj pli malgrandaj etnoj, inter ili la suba popolo en Kenjo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Luoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(angla) Luo Grammatical Sketches

Referencoj[redakti | redakti fonton]