Lupeno la 3-a: la kastelo de Kaljostro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lupeno la 3-a:

La kastelo de Kaljostro

animea filmo • longa movbilda filmo
Originala titolo ルパン三世
カリオストロの城
[Rupan Sansei: Kariosutoro no shiro]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo la japana
Kina aperdato la 15-a de decembro 1979
Daŭro 100 minutoj
Ĝenro animeo
Reĝisoro(j) Hajao Mijazaki
Scenaro Hajao Mijazaki, Haruja Jamazaki
Laŭ la verko de Monkey Punch
Muziko de Juĝi Ono
Produktinta firmao Jukata Fuĝioka
IMDb
vdr

Lupeno la 3-a: La kastelo de Kaljostro (japane: ルパン三世:カリオストロの城 [rupan sansei: kariosutoro no ŝiro]) estas 1979-a japana animacia filmo, kaj la dua el la animeaj kinaj filmoj pri Lupeno la 3-a (persono kreita de Monkey Punch, kaŝnomo de Kazuhiko Kato) kaj la ununura de tiuj kinaj filmoj, kiun Hajao Mijazaki reĝisoris.

Mijazaki kunreĝisoris antaŭe la unuan animean televidserion pri Lupeno la 3-a, kaj ankaŭ du epizodojn de la dua televida serio. La filman muzikon komponis Ono Juĝi.

En sia originala lando, la filmo premieris la 15-an de decembro 1979. Malgraŭ tio, ke ĝi komence havis malbonetajn kinejajn enspezojn, La kastelo de Kaljostro ricevis grandan laŭdon, kaj recenzistoj rimarkas la influon de ĉi tiu filmo en la postaj verkoj de Mijazaki. Ĝi fariĝis la plej populara kaj bon-rigardata verko el la tuta franĉizo de Lupeno la 3-a.[1] Ĉi tiu filmo montras relative bonkoran Lupenon, dum la aliaj filmoj montras lin plimulte kiel iomete cinikan amuzemulon.

La titolo aludas al La Comtesse de Cagliostro, unu el la originalaj verkoj pri Arseno Lupeno, verkita de Moris Leblan.

Ĉefaj personoj[redakti | redakti fonton]

  • Lupeno la 3-a (ルパン三世 [rupan sansej], france: Lupin III)
Lupeno volas serĉi la fonton de la falsa mono, kiun li ŝtelis en Monako, kaj tial veturas al duklando "Kaljostro" (jap. カリオストロ [Kariosutoro]), kaj tie li trovas konatulinon el longe pasinta tempo...
  • Mine Fuĝiko (峰不二子 [mine fuĝiko])
Ankaŭ Fujiko, la eks-amatino de Lupeno, propradecide aperas en la kastelo serĉante trezorojn.
  • Ĝigen Dajsuke (次元大介 [ĝigen daisuke])
Ĝigen, la partnero kaj amiko de Lupeno, vojaĝas kune kun li kaj helpas lin en la esplorado de la situacion en Kaljostro.
  • Iŝikaŭa Goemon (石川五ェ門 [iŝikaŭa goemon])
Ankaŭ Goemon aliĝas al Lupeno por helpi lin.
  • Inspektoro Zenigata (銭形警部 [zen-igata keibu])
Ankaŭ Zenigata venas el Japanio al kastelo de Kaljostro kiel oficiala reprezentanto de Interpol, kaj klopodas kapti Lupenon ĉi-foje.
  • Klaris (クラリス [kurarisu])
Klaris estas la filino de la mortinta grandduko de Kaljostro kaj posedas fingran ringon, kiun la fia grafo de Kaljostro bezonas. Sed ŝi ne volas edziniĝi al la grafo.
  • Grafo de Kaljostro (カリオストロ伯爵 [kariosutoro hakuŝaku])
La grafo volas uzurpi la trezorojn de Kaljostro kaj bezonas pro tio la leĝan rajton por uzi la ringon de Klaris, kun kiu li volas edziĝi. Pro tiu celo, li tenas ŝin kaptita en la kastelo.

Titolo en aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

lingvo titolo signifo
la japana ルパン三世 カリオストロの城 Lupeno la 3-a: La kastelo de Kaljostro
la angla The Castle of Cagliostro la kastelo de Kaljostro
la germana Das Schloss des Cagliostro la kastelo de la Kaljostroj
la franca Le Château de Cagliostro la kastelo de Kaljostro
la itala Il castello di Cagliostro la kastelo de Kaljostro
la hispana El castillo de Cagliostro la kastelo de Kaljostro

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cavallaro, Dani (2006). The Anime Art of Hayao Miyazaki. McFarland. paĝoj 36–39.