Lupolŝoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
salato kun lupolŝosoj

Lupolŝosoj, ankaŭ nomata lupolasparago, estas la nomo de la radikŝosoj de la lupolplanto, kiuj kreskas sub la grundo.

Por ke la lupolo kresku bone oni forigas superfluajn radikŝosojn en printempo. Oni nur lasas tri ĉefajn ŝosojn. Ĝi portas en aŭtuno pli bonan lupolan infloreskon, kiun oni bezonas en la farado de biero.

El tiuj forigado de la superfluaj ŝosoj oni ricevas la lupolŝosojn por prepari simplajn manĝaĵojn. Pro la pli kaj pli disvastigado de amasproduktado la homoj preskaŭ forgesis tiun legomon. Ekde kelkaj jaroj lupolkultivistoj rememoras pri tiu manĝeblaj ŝosoj kaj komencis vendi ilin kiel delikataĵo. La rikolttempo pro unu kilogramo daŭras unu ĝis du horojn.

La mallonga kreskotempo de meze de marto ĝis komence de aprilo kaj la temporaba rikolto igas la legomon multekosta raraĵo. La lupolŝosoj estas preparataj diversmaniere en kuirarto. Ili taŭgas kaj por salato kaj kiel almanĝaĵo de varmaj pladoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]