Lupsingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lupsingen
Blazono de Lupsingen
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Liestal
Koordinatoj  47° 26′ 45″ N 7° 41′ 38″ O / 47.44583 °N, 7.69389 °O / 47.44583; 7.69389 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 45″ N 7° 41′ 38″ O / 47.44583 °N, 7.69389 °O / 47.44583; 7.69389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1332
Areo 3,12 km²
Alteco 431 m super marnivelo
Poŝtkodo 4419
Komunumkodo 2830
Mapo de Lupsingen
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Lupsingen estas komunumo en la distrikto Liestal en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 1332 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lupsingen situas en plata kaldrono de flanka valo de la Orisvalo proksimume 3 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Liestal.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Lupsingen limas en nordoriento al la komunumo Seltisberg, en oriento al Bubendorf, en sudo al Ziefen kaj Seewen (Kantono Soloturno), en okcidento al Büren (Kantono Soloturno), kaj en nordo al Nuglar-Sankt-Pantaleon (Kantono Soloturno).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Lupsingen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika trafikreto ĝi estas konektita per poŝtaŭtolinio al Büren kaj Liestal.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Lupsingen datiĝas el la jaro 1194 kiel Lubesingin.

En mezepoko Lupsingen apartenis al la Senjorujo Waldenburg. En la jaro 1366 la vilaĝo fariĝis posedaĵo de la episkopo de Bazelo kaj estis en la jaro 1400 kun la tuta voktejo Waldenburg transigita al la urbo Bazelo. Pro ĝia lima situo al Kantono Soloturno la vilaĝo dum la Sankt-Jakoba Milito je la 27-a de decembro 1448 estis rabbruligita. Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Lupsingen estis transigita al la distrikto Liestal, kies parto ĝi restis ankaŭ post la fondiĝo de la nova Kantono Bazelo Kampara. Dum la luktoj okaze de la Bazela Kantondisiĝo en la jaro 1832 la vilaĝanoj de Lupsingen batalis flanke de la urbo Bazelo, tamen la komunumo poste estis atribuita al la kampara duonkantono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]