Luque (Paragvajo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Luque [luke] estas urbego en Paragvajo. Ĝi apartenas al urbaro de Asunciono. Luque estas sidejo de CONMEBOL.

Flago de Luque
Dosiero:Luque escudo.jpg
Blazono de Luque

Bazaj informoj

Geografio

Luque situas sur ebenaĵo inter Paragvajo (rivero) kaj lago Ypacaraí. Asunciono troviĝas 10, San Lorenzo (Paragvajo) 8 km.

Internacia flughaveno en Luque

Historio

En la iama loko de Luque komence loĝis kelke da ĉasistoj, kamparanoj. En 1570 oni establis tie malliberejon nomatan "Las Salinas". Luque estis menciita unuafoje en 1635. Franciskanoj konstruis kapelon en la 1750-aj jaroj kaj ankaŭ vilaĝo kreiĝis. Luque leviĝis al elstareco kiel la provizora nacia ĉefurbo dum la sanga paragvaja milito kun Argentino, Brazilo kaj Urugvajo en 1868. Post jaroj Luque estis ripozloko de la loĝantoj de Asunciono.

Ekonomio

Luque estas centro de produktadoj de gitaroj kaj harpoj, krome oni okupiĝas pri juveloj. En la apudaĵo oni kultivas oranĝojn, sukerkanojn, tabakojn, kotonojn, fine oni bredas brutojn.

Trafiko

La internacia flughaveno funkcias loke. Fervojo kaj ŝoseo ligas Luque-n al Asunciono.

Sidloko de CONMEBOL

Klimato

En Luque tropika klimato regas. Jare pluvas (neniam neĝas) ĉ. 1400 mm. La pluvokvanto kulminas en aprilo kaj malkulminas en julio. La averaĝa temperaturo estas inter 23 °C, la varmo kulminas en januaro kun 27 °C, malkulminas en junio kun 19 °C.

Fontoj