Lurtigen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lurtigen
Blazono de Lurtigen
Blazono de Lurtigen
Blazono de Lurtigen
former municipality of Switzerland • kvartalo
Kantono Friburgo
Distrikto Lagodistrikto
Koordinatoj  46° 55′ 43″ N 7° 10′ 22″ O / 46.92861 °N, 7.17278 °O / 46.92861; 7.17278 (mapo)Koordinatoj: 46° 55′ 43″ N 7° 10′ 22″ O / 46.92861 °N, 7.17278 °O / 46.92861; 7.17278 (mapo)
Nombro de loĝantoj 185
Areo 2,32 km²
Alteco 567 m super marnivelo
Poŝtkodo 3215
Komunumkodo 2270
Mapo de Lurtigen
Mapo de Lurtigen
Mapo de Lurtigen
vdr

Lurtigen (en la franca lingvo Lourtens) estas komunumo en la Lagodistrikto en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 185 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lurtigen situas sudoriente de la urbo Morato kaj norde de la Ŝtata Arbaro Galm en la valo de la rivereto Biberen ĉe la suda marĝeno de la Granda Marĉo. La komunumo, kiu estas komplete ĉirkaŭigita de arbaro konsistas el la vilaĝo Lurtigen, la setlejo Neumatt kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,32 km², de kiuj 33,6% estas kovritaj de arbaro, 59,5% servas por agrikulturo kaj 6,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Lurtigen limas en nordokcidento kaj nordo al Morato, en nordnordoriento al Büchslen, en nordoriento al Gempenach, en oriento al Ulmiz, en sudo al la Ŝtata Arbaro Galm, kaj en sudokcidento al Salvenach.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Lurtigen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas flanka vojo de Gempenach al Salvenach. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 4 kilometrojn norde apud Morato. Per la buslinio de Morato al Gümmenen la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Lurtigen datiĝas el la jaro 1397 kiel Lurtens. Dum mezepoko Lurtigen apartenis al la Senjorujo Morato. Dum la Burgonjaj Militoj en la jaro 1475 Lurtigen kune kun Morato estis konkerita de Friburgo kaj Berno fariĝis komuna havaĵo de la du urboj. Okaze de la Helveta Revolucio de 1798 Lurtigen fariĝis parto de Kantono Friburgo kaj estis surbaze de la konstitucio de 1848 atribuita al la Lagodistrikto. [3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]