Lutado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Laboro per lutilo

Lutado signifas kunfikson de du metalaj pecoj, almetante inter ili fanditan materialon (metalon), sed ne fandante la koncernajn pecojn mem.

Tekniko[redakti | redakti fonton]

Elektra lutilo

Uzataj aparatoj

  • martela lutilo
  • elektra lutilo

Mollutado uzatas ĉe materialoj, kiuj ne devos toleri altan temperaturon (sub 100 °C) aŭ grandan forton. Mollutaĵo estas tiukaze stano (ankaŭ nomata stan-lutado).

Hardlutado (aŭ brazado) signifas lutadon per lutaĵo konsistanta el po du partoj da kupro kaj po unu da zinko. Ĝi estas uzata por objektoj submetotaj al varmega aŭ grandforta efiko.

Juntoj[redakti | redakti fonton]

Lutitaj kupraj tuboj

Lutitaj juntoj - ĉe la lutado oni kunigas metalajn elementojn per maldika tavolo de metala kunfiksanta rimedo - lutmetalo. Ĝusta kunigo postulas fandon de lutmetalo sur kunigata loko, dum kiu la lutmetalo parte miksiĝas kun materio de elemento kaj kreas maldikan tavoleton de alojo.

Lokojn, kie lutmetalo ne alkroĉiĝu, oni ŝmiras per grafito. Ĉe elekto de lutmetalo estas decidaj tri vidpunktoj: a) temperaturo de fando, b) firmeco, c) koloro, eventuale konsisto aŭ speco de lutmetalo.

Lutmetalo estas mola (kutima fand-temperaturo ĝis 370°C) aŭ dura (fand-temperaturo super 500°C). Specoj de lutmetaloj estas normigitaj. Lutmetaloj estas liverataj en formo de dratoj, stangoj, grajnoj, ladetoj k.s.

Helpaj senoksidigaj rimedoj por mola lutado estas zinka klorido, por dura lutado fandita borakso. Dum lutado oni devas plenumi jenajn kondiĉojn:

  • Materialo de kunigataj elementoj devas esti la sama, aŭ kun fando-temperaturo almenaŭ je 50°C pli alta ol havas la lutmetalo.
  • Koloro de lutmetalo estu la sama kiel la koloro de lutataj elementoj.
  • La lutataj surfacoj devas esti grandaj kaj puraj, bone alireblaj por varmigo, al senoksidiga rimedo kaj ankaŭ al lutmetalo.
  • La lutotaj elementoj estu aranĝitaj tiel, ke sekurigo de ilia pozicio estu simpla kaj ne postulu preparhelpilon.

Avantaĝo de lutado estas ĝia relativa simpleco. Dum mollutado estas bezonata sufiĉe malalta temperaturo, sed firmeco de la junto estas malpli fidinda ol ĉe la hardlutado. Aliflanke, pli alta temperaturo povas kaŭzi strukturajn ŝanĝojn de materialo aŭ deformiĝon.

Aranĝo de formo de lutotaj elementoj - ladajn elementojn oni aranĝas tiel, ke la kontakta surfaco estu kiel eble plej granda kaj estu kreita ekzemple per oblikva tranĉo, per flekso, transkovro, borderado k.s. La samo validas por fronta aŭ angula kunigado de tuboj. Rondaĵojn oni kunigas kun ladoj tiel, ke la truo estu laŭeble plej longa kun egalmezura tavolo de lutaĵo; por facila enfluo de lutmetalo oni devas fari en truoj entranĉaĵojn aŭ oni ilin formas al ŝeklo kaj lutas en du lokoj.



Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]