Luterana ĉefabrika preĝejo (Diósgyőr)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana ĉefabrika preĝejo de
Diósgyőr
Luterana ĉefabrika preĝejo en Diósgyőr en 2010
Luterana ĉefabrika preĝejo en Diósgyőr en 2010
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Miskolc
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
Dato de konsekro 1938
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Gyula Sándy
Konstruado 19351937
Specifo
Longo 22 m
Larĝo 16 m
Alto 24 m (turo)
Konstrumaterialo masonita el ruĝaj brikoj
Ligiloj
vdr

La Luterana ĉefabrika preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en urbo Miskolc, en kvartalo Diósgyőr, ĉe la ferfabriko.

Historio[redakti | redakti fonton]

En urbo Diósgyőr vivis luteranoj ekde regado de Maria Tereza de Aŭstrio, tamen longe ili ne havis preĝejon. La plej proksima luterana preĝejo funkciis en Miskolc. Luterana preĝdomo konstruiĝis en 1798. En la 1880-aj jaroj impona kolonio konstruiĝis por la fabrikanoj, tamen aparta luterana preĝejo konstruiĝis nur en la 1930-aj jaroj helpe de la fabriko. Pli frue ekde 1886 la fabrikanoj profitis la propran lernejon por la mesoj. La altara bildo estis pentrita en 1929. La orgeno ekfunkciis en 1864 por la fabrika orkestro, la luteranoj aĉetis ĝin kaj metis en la preĝejon. Dum la 2-a mondmilito la fabriko estis grava celo de la bombardado, do ankaŭ la preĝejo difektiĝis. En 1946 rekonstruo, en 1981 renovigo okazis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas en korto. La konstruaĵo estas plene kovrita per ruĝaj brikoj, same tiel la kolonio. La preĝejo formas grekan krucon kaj ĝi havas unusolan larĝan turon kvazaŭ bastionon. La sanktejo estas duonronda. Sub la preĝejo kunvena ĉambro situas.

La bastiono celas al slogano legebla ekstere: "Nia Dio estas forta fortikaĵo".

Fontoj[redakti | redakti fonton]