Luterana preĝejo (Albertirsa)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Luterana kirko (Albertirsa))
Luterana preĝejo de
Albertirsa
Luterana preĝejo en Albertirsa (iam en Alberti)
Luterana preĝejo en Albertirsa (iam en Alberti)
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Albertirsa
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Pest
Arkitektura priskribo
Konstruado 17741778
Specifo
Enhaveco preskaŭ 1000 sidlokoj
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Luterana preĝejo estas religia Monumento historia en Hungario, en urbo Albertirsa.

Historio[redakti | redakti fonton]

La luterana grupo en la tiama vilaĝo Alberti formiĝis en 1711. Ili konstruis provizoran preĝejon, kiu preskaŭ detruiĝis pro tertremo en 1763. La pli nova, stabila preĝejo estis konstruita en la 1770-aj jaroj, sed la turo estas videbla nur ekde 1798. En la preĝejo estis baptita Sámuel Tessedik, kies patro estis tiutempe la pastro.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unusola turo havas super la pinto stelon laŭ la kutimoj. Pli malsupre horloĝo montras la tempon. Interne la marmora klasikisma kaj ornamriĉa predikejo estis farita en la 19-a jarcento. La orgeno ekfunkciis en la galerio en 1778. Sur la preĝeja muro estas 2 memortabuloj: pri Sámuel Tessedik kaj falintoj dum la 2-a mondmilito. Apud la preĝejo estas infanĝardeno kaj lernejo, ilin havas la luteranoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.