Luterana preĝejo (Bakonytamási)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Bakonytamási
Luterana preĝejo en Bakonytamási
Luterana preĝejo en Bakonytamási
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Bakonytamási
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Veszprém
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Alto 25 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en vilaĝo Bakonytamási.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Bakonytamási komence katolika preĝejo estis, kiu funkciis eĉ post dominado de la turkoj. Tiutempe luteranoj alvenis, kiuj uzis la katolikan preĝejon kaj ili renovigis ĝin en 1711. Pro incendio en 1793 okazis denova renovigo. En 1843 oni aĉetis orgenon. En 1857 oni plene trakonstruis kaj pligrandigis la preĝejon. Dum la 2-a mondmilito la turo difektiĝis, en 1947 oni konstruis pli novan kaj pli altan turon. En 1993 kaj en 2007 malgrandaj renovigoj okazis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La flava-blanka konstruaĵo havas super la enirejo turon kaj unu navon. La altara bildo prezentas Jesuon kun 2 anĝeloj. La predikejo estas kvadratforma. La apuda baptovazo, farita en 1846 devenis el la malnova preĝejo. La lustroj pretiĝis en 1864 kaj 1857. La benkoj estas novaj (de 1993).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.