Luterana preĝejo (Angyalföld)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Budapeŝto
Luterana preĝejo en Budapeŝto, en Angyalföld
Luterana preĝejo en Budapeŝto, en Angyalföld
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, Angyalföld
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
Dato de konsekro 1938
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Gyula Sándy
Konstrustilo kvazaŭ klasikismo
Konstruado 1937–1938
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en ĉefurbo Budapeŝto, en distrikto Angyalföld.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde 1919 la luteranoj preĝadis en loĝdomo aŭ en lernejo. Pro financaj problemoj la preĝejo konstruiĝis en la 1930-aj jaroj. La ĉefaltara bildo pentriĝis en 1942. Dum la 2-a mondmilito la preĝejokelo estis rifuĝejo, dume diversaj kugloj trafis la preĝejon. Baldaŭe la konstruaĵo renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo havas unusolan navon kaj flanke kvadratan turon. La ornamaĵoj estas simplaj. Ĉe la fronto estas la ĉefenirejo, sed estas ankaŭ flankenirejo. La paroĥo estas ekstera apartenaĵo apud la preĝejo. Serio de kolonoj interligas la 2 konstruaĵojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio