Luterana preĝejo (Cinkota)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Budapeŝto, en Cinkota
Luterana preĝejo en Budapeŝto, en Cinkota
Luterana preĝejo en Budapeŝto, en Cinkota
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Pest (departemento)
Dato de konsekro 1776 (luterana)
Arkitektura priskribo
Konstrustilo parte baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Luterana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en ĉefurbo Budapeŝto, en urboparto Cinkota. En 1950 Cinkota aliĝis al Budapeŝto, ekde tiam tiu estas la plej malnova luterana preĝejo de Budapeŝto.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko preĝejo konstruiĝis en la 12-a jarcento. Post 2 jarcentoj la preĝejo pligrandiĝis kaj gotika turo estis alkonstruita. En la sekva jarcento trakonstruo okazis. En 1686 diversaj armeoj detruis la komunumon kaj ĝi preskaŭ senhomiĝis. En 1709 la alvenintaj luteranaj slovakoj renovigis kaj akiris la preĝejon. Ĝi iĝis centro de la luteranismo en la departemento. En 1776 la pli nova trakonstruo estis la lasta, tiam oni konstruis sanktejon. Esence ekde tiam la preĝeja aspekto ne ŝanĝiĝis. En 1874 kaj 1948 la preĝejo estis renovigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas en korto, kie troviĝas la malnova luterana tombejo. La turo troviĝas en la okcidenta, la baroka sanktejo en la orienta flanko. La fasado konsistas el la kvadrata turo, sed la enirejo troviĝas flanke. Poste sekvas la simla navo, fine la larĝa sanktejo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]