Luterana preĝejo (Kőbánya)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Budapeŝto, Kőbánya
Luterana preĝejo en Budapeŝto, en Kőbánya
Luterana preĝejo en Budapeŝto, en Kőbánya
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, distrikto Kőbánya
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Pest (departemento)
Dato de konsekro 1931
Konsekrinto Sándor Raffay
Arkitektura priskribo
Arkitektoj János Frecska
Konstruado 1930–1931
Specifo
Enhaveco 232 sidlokoj + galerio kun 96 sidlokoj
Konstrumaterialo masonita per ruĝaj brikoj
Ligiloj
vdr

La Luterana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en ĉefurbo Budapeŝto, en distrikto Kőbánya. Ĝi estas la unusola rondpreĝejo de la ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1910 luterana grupo fondiĝis en tiu kvartalo. Komence ili aranĝis mesojn en lernejo. La tiam moderna preĝejo konstruiĝis en la fruaj 1930-aj jaroj. Dum la 2-a mondmilito la turo terenfalis, la rekonstruo okazis nur post fino de la socialismo. La konstruaĵo ricevis statuson loka historia monumento en 1993.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas en triangula parcelo en meza parto de Kőbánya. La konstruaĵo meze konsistas el granda kupolo. En la suda flanko turo aliĝas, kie situas la ĉefenirejo. Sub la kupolo diagonalo de la interna spaco estas 26 metrojn. Pli supre galerio rondiras. Apud la altaro troviĝas la sesangula predikejo. la altara bildo estas kopio pri pentraĵo de Antoon van Dyck: Kristo sur la kruco farita en 1941.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Interno de la luterana preĝejo