Luteska lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La luteska lingvo estis lingvo, kiu estis parolata norde de la Misia regiono (Helespontiko) en Malgrand-Azio ĝis ĉ. 1000 a.K.

Malmulte sciatas pri la fonologio de tiu lingvo, kiu eble estis (hindeŭropa) anatolia lingvo.[1]   Parolis ĝin la nomada popolo Luteskoj, kiu setlis ĉe bordoj de la lago Artinio ĉirkaŭ 1200 a.K.   Iĝintaj nemigraj, ili perdis la propran lingvon kaj kulturon, dum ili integriĝis kun la frigoj, kaj nur malmultaj referencoj al la luteska lingvo aperas en la ankoraŭ ekzistantaj tiutempaj aeolaj verkaĵoj.

Referenco

  • Titchener, J. B. (1926), Synopsis of Greek and Roman Civilization, Cambridge, MA.

Piednotoj

  1. La plej bone konata anatolia lingvo estas la hitita.

Fonto

La unuaj versioj de ĉi artikolo estis tradukitaj el la anglalingva Wikipedia.