Luther-preĝejo (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Luther-kirko apud la urba administradejaro Stadtwerke.

La Luther-kirko estas moderna preĝejo en la nordo de Erfurto (Magdeburger Allee nr. 48).

Priskribo

La elektita dezajno de la berlina arkitekto Jürgensen estis inspirata de novaj konstrustiloj (1925-stilo). La ronda konstruo sur ortangulo kun klara fasado kaj 50 metrojn alta sonorilturo ĉe la strato markas ĝis hodiaŭ la aspekton de la Magdeburga ŝoseo.

Kune kun la Preĝejo de Sankta Marteno en la urboparto Ilversgehofen ĝi apartenas al la unuiĝinta komunumo Martini-Luther

Ĝenerala situacio antaŭ la konstruo

La pligrandigo de Erfurto post 1873 alportis multajn ŝanĝojn al la paroĥaj komunumoj. Ili tuj devis prizorgi grandiĝintajn fidelularojn ankaŭ ekster la urbokerno. La preĝejo de Sankta Tomaso en la sudo estis novkonstruita 1902 por pli burĝa klientelo; preĝejo por la dense loĝata nordo (ĉefe laboristoj kaj etburĝoj) tamen ankoraŭ mankis.

Historio de la konstruo

Jam en la luterjaro 1883 estis unuaj planoj koncerne novan konstruaĵon en la nordo. Bazo financa estis la restintaj monrimedoj de la lutermonumento sur la centra Anger-placo en Erfurto. Ekde 1905 societo preĝejkonstrua de la Johano-antaŭurbo (Kirchenbauverein der Johannesvorstad) elanis, ĉar la nombro de la protestantoj pli ol kvinobliĝis ĝis la komenco de la 20-a jc (de 5.000 al 26.000).

La 1-an de aŭgusto estis planita prepara interkonsiliĝo en Berlino ĉe la ministerio pri religiaj aferoj de Prusio; ĝi nuliĝis pro la eksplodo de la Unua mondmilito.

Post la milito ekonomia krizo kaj inflacio ankoraŭ malrapidigis la tuton. Tamen insistis la de 1921 memstara komunumo pri la konstruo, gvidate de siaj pastoroj Otto Breithaupt kaj Friedrich Klapproth. Antaŭ kompleta devaluto oni ankoraŭ sukcese akiris la ekipaĵon de la forigita Garnizona kirko de Halle (Saale). Post la monriformo de 1923 la projekto pli kaj pli konkretiĝis. Problemo tamen restis: la granda monsumo de 400.000 markoj. Donacoj kaj ekleziaj monoj kovris almenaŭ dekon de la neceso. La solvo estis 14 kontraktoj (de po 25.000 markoj) pri ŝparado por la konstruo de propraj dometoj (germane: Bausparverträge). La 7-an de junio 1926 estis la unua tranĉo per la spato, jam la 10-an de decembro okazis la festa prediko okaze de la inaŭguro. La nomo Luter-kirko substreku la ligon intiman kun la Aŭgustenana monaĥejo de Erfurto, kies komunumo ja estis al la lulilo de la planado de kirkkonstruo nova.

Rühlmann-orgeno

La orgeno estis instalita en 1928 fare de Wilhelm Rühlmann la maljuna el Zörbig kaj havas 46 registrojn kaj 3 klavarojn. Dum 2004-07 iĝis ties renoviĝo, kiam oni ankaŭ re-igis la originan staton forigante intertempajn alikonstruitaĵetojn. [1]


Subnotoj

  1. Informoj pri la historio kaj la dispozicio de la Rühlmann-Orgel

Eksteraj ligiloj