Lucko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lutsk)
Lucko
urbo de provinca signifo • urbo • Royal city in Polish-Lithuanian Commonwealth • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 43000-499
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 215 986  (2022) [+]
Loĝdenso 5 143 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 45′ N, 25° 19′ O (mapo)50.74777777777825.324444444444Koordinatoj: 50° 45′ N, 25° 19′ O (mapo) [+]
Alto 174 m [+]
Areo 42 km² (4 200 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Lucko (Volina provinco)
Lucko (Volina provinco)
DEC
Lucko
Lucko
Situo de Lucko
Lucko (Ukrainio)
Lucko (Ukrainio)
DEC
Lucko
Lucko
Situo de Lucko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lutsk [+]
vdr

Lucko (ukraine Луцьк; pole Łuck) estas ĉefurbo de Volina provinco en Ukrainio. La urbo situas borde de la rivero Stiro, kaj havas proksime 202 500 loĝantojn.

Ampleksa demografia ŝanĝiĝo inter 1939 kaj 1949[redakti | redakti fonton]

La 1-an de januaro 1939 Łuck havis 39 000 loĝantojn (proksimume 17 500 judoj kaj 13 500 poloj). La distrikto formita ĉirkaŭ la urbo havis 316 970 loĝantojn, inkluzive de 59% ukrainoj, 19,5% poloj, 14% judoj kaj proksimume 23 000 ĉeĥoj kaj germanoj.

En 1939 kiel rezulto de la invado de Pollando de ambaŭ flankoj sekve de la Molotov-Ribbentrop-pakto, Lutsk, kune kun la resto de okcidenta Volinio, estis aneksita de Sovetunio. La plejparto de la fabrikoj (inkluzive de la preskaŭ-finita radiostacio) estis malmuntita kaj sendita orienten al Rusio. Proksimume 7 000 el la urbanoj (plejparte poloj) estis deportitaj per porbrutaj kamionoj al Kazaĥio kaj 1 550 estis arestitaj de la NKVD.

Post la komenco de la Operaco Barbaroso la urbo estis kaptita de la nazia armeo Wehrmacht la 25-an de junio 1941, sed ne antaŭ ol miloj de polaj kaj ukrainaj malliberuloj estis mortpafitaj de la NKVD, antaŭ ol ties anoj fuĝis orienten. Dum la germana okupado plimulto de la judaj loĝantoj de la urbo estis devigitaj vivi en geto kaj tiam estis murditaj sur la monteto Polanka proksime de la urbo.[1]

13.04.1943: En Bilcze (proksime al Lucko) ukrainaj naciistoj per bajonetoj murdis 10 personojn (en tio infanon) kaj ĵetis en puton.

Kadre de la mortigo de poloj en Volinio proksimume 10 000 poloj estis murditaj de la Ukraina Ribela Armeo en la areo. La 24-an de decembro ukrainaj naciistoj murdis ĉirkaŭ 60 polojn en vilaĝo Połonka; samdate post unu jaro ili murdis en 3 polaj vilaĝoj de la distrikto respektive 57, 22 kaj pli ol 20 personojn. La urbo estis reokupita fare de la Ruĝa Armeo de Sovetunio la 2-an de februaro 1944.

Post la fino de la Dua Mondmilito la restantaj polaj loĝantoj de la urbo estis forpelitaj, plejparte al la areoj foje nomataj la polaj "Regajnitaj Teritorioj", do la regionoj de la Germana Regno oriente de la Odro-Niso-limo en 1946 transdonitaj al la komunisma Pola Popola Respubliko. La urbo fariĝis industria centro en la Ukraina SSR. La ĉefaj ŝanĝoj en la urba demografio rezultis en tio ke ĝis la fino de la 1940-aj jaroj la urba loĝantaro estis preskaŭ tute ukraina.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Personoj ligitaj kun la urbo[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Lucko[redakti | redakti fonton]

De 1985 en la urbo agas Esperanto-klubo Arbara kanto, kiun senŝange estras Niko Voloŝin - unu el fratoj Lukaŝidoj. Inter famaj klubanoj estas

Viktimo de germana okupado estis pola esperantisto Wilhelm Róbin

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]