Lutzmannsburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lutzmannsburg en la mapo
Luterana preĝejo de Lutzmannsburg

Lutzmannsburg, hungare Locsmánd [loĉmAnd] estas malgranda komunumo en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Oberpullendorf.

Situo

Lutzmannsburg inter ebenaĵo kaj montetoj, inter 2 rojoj, laŭ la hungara landlimo, fine de ĉefvojo el Oberpullendorf, laŭ la iama fervojo el Csepreg. Oberpullendorf troviĝas je 16 km-oj.

Historio

La unua mencio pri la setlejo devenis el 1156 en formo villa Luchlan, en 1171 havanta fortikaĵon. Ĝis fine de la 13-a jarcento ĝi estis departementejo de la samnoma departemento. En 1814 granda inundo okazis. En 1910 loĝis en Locsmánd 1321 da homoj, aŭstroj en majoritato, hungaroj en minoritato. Ĝis 1920 Locsmánd apartenis al Hungario, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Felsőpulya, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio). Post la 2-a mondmilito en la hungara flanko ferkurteno funkciis ĝis 1989. La limotrapasejo al Zsira malfunkciis depost 2007, ĉar ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen.

Vidindaĵoj