Luzona korkolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Luzona korkolombo
Luzon.bleeding.heart.dove.arp.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Gallicolumba
Specio: G. luzonica
Gallicolumba luzonica
(Scopoli, 1786)
Konserva statuso
Status iucn3.1 NT eo.svg
Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La luzona korkolombo (Gallicolumba luzonica) estas hindomalaja birdo de la familio de kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Ĝi estas unu el la specioj de tiu genro gallicolumba, kiuj estas nomataj korkolomboj aŭ "sangokoroj". Ili atingas tiun nomon pro ŝoka makulo tre ruĝega en la centro kaj iom pli klara en bordoj (kiel vera vundo) en la centro de siaj blankaj brustoj, kun rozkoloreca nuanco sube kaj tre blanka en gorĝo, kvazaŭ “la sango de la vundo” makulus la suban parton. La Luzona korkolombo estas precize la specio en kiu tiu eco estas plej rimarkinda kaj post unua vidaĵo estas malfacile ne supozi, ke la birdo ne estis ĵus vundita, ĉefe rpo la rozkolora nuanco sube.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Supre, la luzona korkolombo estas ardezgriza, sed ĉar ĝi estas tre brila, ĝi povas aspekti purpura, blua aŭ botelverda, kaj tiu ŝajna koloro varias laŭ la lumkondiĉoj. La ventro kaj subflugiloj estas pli senkoloraj aŭ avelkoloraj. Kiel en plej parto de kolomboj, estas iometa seksa dumorfismo; maskloj estas plej ofte pli grandaj kaj havas pli markitan ruĝan makulon, kaj kelkaj fakuloj diras, ke la ino havas purpuran irizon, kvankam aliaj malkonsentas. La korpoformo estas tipa de la genro, kun rondoforma korpo, mallonga vosto kaj longaj kruroj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La luzona korkolombo estas endemisma de centraj kaj sudaj partoj de la granda insulo de Luzono, kaj ĉe la najbara insuletoj Polillo [poLIjo], en Filipinoj. Ĝi vivas en unuarangaj kaj duarangaj arbaroj kaj povas troviĝi en altitudoj el marnivelo ĝis 1400 metroj. Ili manĝas semojn, berojn kaj larvojn. Ili estas timidaj kaj sekretemaj, kaj tre silentaj, kaj rare forlasas la grundon escepte dum nestumado. Malkiel la aliaj korkolomboj, ili plej ofta demetas du ovojn en ĉiu ovodemetado.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Kvankam ne oficiale konsiderata kiel endanĝera specio, la Luzona korkolombo estas sub ia minaco, ĉar ĝi estas komune ĉasata. Lokanoj manĝas ĝin ofte, sed ankaŭ ĝia rimarkinda kaj kurioza aspekto kaŭzas, ke estas ankaŭ peto en la merkato de hejmbestoj. Oni komencis bredoprojekton en Aŭstralio kun kaptitaj individuoj.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Gallicolumba luzonica griseolateralis (Norda Luzono)
  • Gallicolumba luzonica luzonica (Centra kaj Suda Luzono kaj Polillo)
  • Gallicolumba luzonica rubiventris (Katanduanes)

La Luzona korkolombo aperis en poŝtmarko de Filipinoj, 2-pesa, en 1994.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]