Luzonaj tropikaj pinaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la ekoregiono.

La luzonaj tropikaj pinaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la sundalanda-filipina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj de Filipinoj en okcidenta Pacifiko. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "filipinaj humidaj arbaroj" kaj de la filipina biodiverseco-riĉaĵejo.

Tiuj pinaroj gastigas grandan nombron de endemiaj plantoj kaj bestoj de la insulo.

Situo kaj priskribo

Bildo de la luzonaj tropikaj pinaroj kun ĥasi-pino, Ugo-Monto, Centra Kordilero.
Luzonaj tropikaj pinaroj kun ĥasi-pino.

Luzono estas la plej vasta insulo de Filipinoj kaj troviĝas en la nordo de la grupo. Tiuj pinaroj troviĝas je altitudoj de pli ol 1 000 metroj en la Centra Kordilero en la nordo de la insulo, kie ili estas miksitaj en areoj de la luzonaj montaraj pluvarbaroj speciale je la norda ekstremo de la montaro. La Centra Kordilero inkludas la plej altan luzonan pinton, Pulag-Monton kune kun aliaj altaj pintoj kiel Pugvis-Monto, Polis-Pinto kaj Data-Monto.

La precipitaĵo estas alta, pli ol 2 500 mm jare, kaj estas koncentrigita dum la musono de julio/aŭgusto kun longa seka sezono de novembro al aprilo [1]

Flaŭro

Luzono estis longe izolita de aliaj teramasoj tiel ke unika flaŭro disvolviĝis. En tiu ekoregiono arboj de ĥasi-pino (Pinus kesiya) estas maldense dissemitaj tra la herbejoj kiuj kovras la deklivojn. Regulaj fajroj en la seka sezono konservas la ekvilibron de pinoj kaj herbejo kaj malhelpas establiĝon al aliaj foliarboj kaj arbedoj.

Faŭno

Ekzistas nombro da mamuloj endemiaj al Centra Kordilero, plejparte specioj de musoj kaj ratoj inkluzive de grandaj sciur-similaj Phloeomys. Tri pli grandaj mamuloj de la arbaro estas la filipina longvosta makako (Macaca fascicularis), la filipina apro (Sus philippensis), kaj la malaja vivero (Viverra tangalunga) ĉiuj kiuj estas minacataj kaŭze de senarbarigo dum la apro kaj la makako estas predoj por ĉasistoj. Birdoj de la pinaro inkludas la malgrandan krucbekulon, kiu troveblas en pinaroj ĉie tra la mondo.

Minacoj kaj konservado

Pinoj estis dehakitaj por ligno, brulligno kaj terebintino-produktado dum jarcentoj kaj hodiaŭ tiu estas intensigita ĉar arbaro estas neniigita por agrikulturo kaj kupro- kaj orminadoprojektoj. Efektive, la loĝantaro de Filipinoj kreskas kaj la naturaj restaĵoj ĉiam malriĉiĝis en tiuj kamparaj areoj. En la seka sezono fajrigi arbaron estas simpla procezo konsidere senarbarigo. Naturprotektejoj inkludas Pulag-Monton, hejme al kelkaj endemiaj plantoj kaj birdoj.

Referencoj

  1. angle WWF : Luzon tropical pine forests

Vidu ankaŭ


Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj
IM0301 Himalajaj subtropikaj pinaroj  Barato,  Butano,  Nepalo
IM0302 Luzonaj tropikaj pinaroj  Filipinoj
IM0303 Nordorient-barataj kaj birmaj pinaroj  Barato,  Birmo
IM0304 Sumatraj tropikaj pinaroj  Indonezio

Eksteraj ligiloj