Lvivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lvivo aŭ Lvovo
ukraine: Львів, ruse: Львов, pole: Lwów, germane: Lemberg
Urbo
Vido al Malnova Urbo el urbodoma turo. Maldekstre kupolo de dominikana preĝejo.
Oficiala nomo: Львів
Lando Ukrainio Ukrainio
Provinco Lviva provinco
Historiaj regionoj
Montaro Roztoĉĉjo
Rivero Poltva
Situo Lvivo
 - alteco 289 m s. m.
 - koordinatoj 49° 52′ 00″ N 24° 05′ 00″ O / 49.86667 °N, 24.08333 °O / 49.86667; 24.08333 (mapo)
Areo 171,00 km² (17 100 ha)
Loĝantaro 735 000 (2007)
Denseco 4 298,25 loĝ./km²
Fondo 1250
Primatoro Andrij Sadovyj
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 79000
Telefona antaŭkodo +380-32
KOATUU 4610100000
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo L'viv – the Ensemble of the Historic Centre
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1998 (#22)
Numero 865
Regiono Eŭropo
Kriterioj ii, v
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Lviv
Retpaĝo: www.city-adm.lviv.ua

Lvivo, Leopolo[1] aŭ ĝis 1990 laŭ la rusa kaj pola formoj Lvovo (ukraine: Львів - Lviv, ruse: Львов - Lvov, pole: Lwów, germane: Lemberg, latine: Leopolis, hungare: Ilyvó) estas urbo en okcidenta Ukrainio kun 830.000 loĝantoj. Ĝi estas la administra centro de Lviva provinco (oblasto), ĉefa kultura centro de Ukrainio kaj unu el plej grandaj centroj de la pola kulturo.

La urbo estas la sidejo de multaj industrioj, superaj lernejoj (Lviva Universitato nomita laŭ Ivan Franko, Lviva Nacia Politeknika Universitato "Lviva Politekniko"), filharmonia orkestro, kaj de Lviva teatro de opero kaj baleto. La historia urbocentro estas Monda Kulturheredaĵo de Unesko.

Historio

Tombejo de defendintoj de Lvovo
La preĝejo de dominikanoj
La vido al urboplaco
La Latina Katedralo en Lvovo

La urbo estis fondita en la 13-a jarcento fare de reĝo Danilo Halickij de la reghlando de la Rutenoj de Haliĉio-Volinio; li ĝin nomis laŭ sia filo, Lev (antaŭnomo, kiun oni povas traduki kiel Leono). Ĝi anstataŭis Haliĉ kiel ĉefa urbo de la regiono.

Kvankam la unua mencio en la kronikoj datiĝas de 1256, arkeologiaj serĉadoj montris, ke estis iaj barakaroj jam en la 6-a jarcento. Ĉe la komenco de la historio la regiono estis enkorpigita en Grandmoravion, poste ĝi fariĝis pridisputata loko inter du naskiĝantaj ŝtatoj: Pollando dum la reĝado de Mieŝko la 1-a, ĉefo de la Polanoj, kaj Kjevio. Oni opinias, ke Mieŝko estris la regionon inter 960 kaj 980. Laŭ la kroniko de Viktor, en 981 ĝi estis konkerita de Vladimir la Granda, grandprinco de Kievo.

En 1323 finiĝis la Romanoviĉa dinastio, loka branĉo de la Rjurika dinastio. La urbo ekapartenis al la heredinto de la Romanoviĉ dinastio (per lia patrino), Boleslaso de Mazovio (same per sia patro heredinto de la Piasta dinastio). Li sin nomis Jurij kaj adoptis la grekan ortodoksan religion de la Kievianoj, sed li ne ricevis la subtenon de la nobeluloj, kiuj lin venenis. Lvovo estiĝis pola kaj en 1356 jaro Kazimiro la Granda, pola reĝo donis al ĝi urborajtojn laŭ la Magdeburga juro. En 1722 jaro, post la unua dispartigo de Pollando okupanta Aŭstrio ŝanĝis la nomon de Lvovo al Lemberg kaj estigis ĝin la ĉefurbo de la Galicia Reĝlando. Lvovanoj partoprenis en polaj ribeloj (novembra kaj januara). En 1914 la cara armeo okupiĝis ĝin, tamen en 1915 ĝi denove estis okupita de la aŭstra armeo. Dum la falo de Aŭstrio-Hungario komencis la batalo inter poloj kaj ukrainoj. En 1918 Lvivo fariĝis urbo de Pollando. La defendantoj de Lvivo en la pola estas nomataj Orlęta Lwowskie - "Lvovaj Agloj". Ĝi restis pola urbo ĝis 1939. Poste ĝi estis prenita de sovetanoj. En 1970 sovetanoj detruis la tombejon de Lvovaj Agloj. Post sendependiĝo de Ukrainio en 1991 ĝi komencis aparteni al tiu lando. Lvovo estas hodiaŭ unu el plej grandaj centroj de poloj. En jaro 2012 urbo gastigas Eŭropan Futbal-Ĉampionadon 2012. Dum la t.n. "Revolucio 2013" au "Ukrainia Printemo" ankau en Lvovo aperis Eŭromajdano (vidu la foton).

La manifestacioj en la Eŭromajdano (Eŭrop-placo) en Lvivo / Lvovo sur la Placo de Taras Ŝevĉenko la 24an de novembro 2013

Transporto

Fervoja transporto

Lvov estas grava urbo en fervoja transporto, ĉar tra la urbo veturas direktaj trajnoj interalie al Kievo, Uĵhorodo kaj al Pollando.

Gravaj personoj

Panoramo de Lvivo de la Kastelo
La ĉefa fervoja stacidomo de Lvivo, konstruita dum la aŭstria epoko de Władysław Sadłowski en 1903.

Ĝemelurboj

Esperanto en Lvivo

En 1906, ekestis en Lvivo, tiuepoke kiel Lembergo apartenanta al Aŭstrio-Hungario, la unua Esperanto-Grupo de pollingvanoj. Pliajn detalojn vd. en la artikolo "Esperanto en Ukrainio.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.city-adm.lviv.ua greke http://www.lwow.com.pl greke http://www.lvivbest.com greke Retejo de la Fervoja Stacio de Lvivo

Referencoj

  1. Societo Esperanto en Leopolo; Pola Esperantisto, februaro 1907, p. 1