Lwówek Śląski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lwówek estas la alia urbo en Grandpollando.

Lwówek Śląski
germane: Löwenberg

Flago

Blazono

Flago Blazono
urbo
Lwówek Śląski (Pollando)
Lwówek Śląski (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Lwówka Śląskiego
Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Lwówecki
Komunumo Komunumo Lwówek Śląski
Speco de komunumo Urbo-kampa
Urborajtoj 1217
Koordinatoj 51° 7′ N, 15° 35′ O (mapo)51.11666666666715.583333333333Koordinatoj: 51° 7′ N, 15° 35′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 220 m
Areo 16,65 km²
Loĝantaro 8490 (en 2021)
Loĝdenso 510 loĝ./km²
Poŝtkodo 59-600
Telefona antaŭkodo 075
Aŭtokodo DLW
TERYT 5020112034
Estro Mariola Szczęsna
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro al. Wojska Polskiego 25a
Poŝtkodo de estraro 59-600
Telefono de estraro 075 647-78-88
Fakso de estraro 075 647-78-89
Poŝto de estraro urzad@lwowek.home.pl
Ĝemelaj urboj Lwówek ( Pollando)
Heidenau ( Germanio)
Velký Šenov ( Ĉeĥio)
Noidans Lés Vesoul ( Francio)
Komunuma retejo http://www.lwowekslaski.pl
vdr

Lwówek Śląski – [elparolu: lvuvek slonski]; (germane Löwenberg) estas urbo en Pollando, ĉefurbo de Distrikto Lwówek Śląski (pole powiat), sidejo de urbo-kampa komunumo Lwówek Śląski kaj apartenas al provinco Malsupra Silezio (pole Dolny Śląsk). Ĝis la jaro 1945 la urbo apartenis al Germanio kaj havis germanlingvan loĝantaron, kiu estis forpelita ĝis la jaro 1947. Ĝin anstataŭis poloj el pli orientaj regionoj. Kadre de tio ŝtata komisiono fiksis novan nomon de la urbo.

La urbo situas ĉe la rivero Bóbr, inter ĝiaj alfluoj: Płuczka, Srebrna kaj Widnica, rande de Izera montetaro (pole Pogórze Izerskie, [elparolu poguĵe izerskie]) kaj Kaĉava montetaro (pole Pogórze Kaczawskie; [elparolu poguĵe kaĉavskie]). Fine de 2021 en la urbo vivis 8 490 loĝantoj sur areo de 16,65 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 510 loĝantoj/km².

Löwenberg ricevis urborajtojn en la 1217-a jaro kaj estas unu el plej malnovaj urboj de Malsupra Silezio. La urbo troviĝas 20 km sude de urbo Bolesławiec kaj 35 km norde de urbo Jelenia Góra. En la urbo estas supoze la plej malnova bierfarejo en Pollando, “Browar Śląski 1209” (esperante: “Silezia Bierfarejo 1209”).

Historio[redakti | redakti fonton]

Komenca historio de Lwówek Śląski kunligas kun setlado de slava tribo Bobrzanie [elparolu: bobĵanie].

Politika historio de la urbo estas kunligita kun ĝia aparteno al kvar ŝtatoj. Komence ĝi apartenis al la polaj piastidoj. Tiamaniere estis ĝis la 1392-a jaro, kiam post morto de Agnesa de Habsburgoj, vidvino post la princo Bolko la 2-a Mały, la Svidna-Javoria princlando transdependiĝis al “Ĉeĥa Krono”, al Luksemburgia dinastio. En 1526-a jaro la Silezio troviĝis sub regado de Habsburgoj. En 1740-a jaro sekve de sileziaj militoj ĝi troviĝis en Prusio. Kaj post la dua mondmilito ĝi estis donita al Pollando.

Lwówek Śląski estas unu el plej malnovaj urboj de Malsupra Silezio kaj ankaŭ estas unu el unuaj urboj en nuna Pollando lokitaj laŭ magdeburga juro.

Jam dum la frua mezepoko la urbo estiĝis loka ekonomia kaj setlada centro. Favora situo ĉe Reĝa Vojo (Via Regia) kaj minado de orodona sablo en proksima vilaĝo Płakowice [elparolu: pŭakovice] plirapidigis ĝian disvolviĝadon. Ĉi tio kaŭzis ke jam en 1217 jaro la pola princo Henryk la 1-a Brodaty (esperante: Barbulo) donis al la loĝloko urborajton.

Henryk la 1-a Brodaty donanta al Lwówek Ślaski urborajton, pentraĵo el muro de domo

La urborajto kaj kunligitaj kun ĉi tio privilegioj kaŭzis rapidan evoluon de la urbo. Lwówek Śląski disvolviĝis ne nur pro ekonomijaj kaŭzoj sed ankaŭ kiel registra centro. En 1243 jaro, en tago de sankta Marteno, la pola princo Bolesław la 2-a Rogatka (Łysy) [elparolu: bolesŭav rogatka (ŭisi)] aranĝis ĉi tie unuan en Silezio turniron por kavaliroj.

De 1388-a jaro en la urbo funkciis “Bractwo Kurkowe” [elparolu: bractvo kurkove] (esperante: Virkoka Korporacio), kiu havis propran pafejon.

En jarojn 12781286 Lwówek Śląski estis ĉefurbo de memstara princlando, kie princis piastido Bernard Zwinny. Sekve la urbo estiĝis grava parto de Svidna-Javoria princlando kaj dividadis ĝian sortoŝanĝojn. Iom post iom kiam elĉerpiĝis la oraj tavoloj, loĝantoj ĉefe vivteniĝis pro metio, ĉefe produktado de drapo, teksado, komerco kaj ĉirkaŭhakado de ŝtonoj por konstruaĵoj.

En 1329-a jaro la urbo havis 11 mil loĝantojn kaj estis unu el plej multhomaj lokoj en Silezio. Iom post iom kiam disvolviĝadis la urbo, burĝoj ricevis diversajn privilegiojn, kiel rajto por aranĝadi de bazaroj kaj kermesoj, komercadi de salo, stampadi de propra monero, k.t.p. En Lwówek Śląski ekzistis kelkaj gildoj, el kiuj drapoproduktista gildo estis plej grava.

En 1392-a jaro post morto la princino Agnesa de Habsburgoj, Lwówek Śląski transdependiĝis al “Ĉeĥa Krono”. Post jarcento, en 1498 jaro bohemia reĝo Vladislao la 2-a Jagello donis al Lwówek Śląski blazonon, kiu ĝis nun, escepte mallongo periodo, estas uzata.

En 1469-a jaro dufoje estadis en Lwówek Śląski hungara reĝo Matthias Corvinus. Komence de la 17-a jarcento la urbo havis pli ol 8 mil de loĝantoj. Ĉi tie prospere funkciis 450 drapoproduktejoj. La tridekjara milito (1618-1648) finigis bonan tempon. En jaroj 16331643 la urbon kiel lavango trairis armeoj de Svedio kaj Aŭstrio. Tiam Lwówek Ślaski estis komplete ruinigita. Militaj detruaĵoj, damaĝoj, malgrandiĝo de loĝantaro, incendioj en jaroj 1659 kaj 1704 kaŭzis, ke dum la tuta 18-a jarcento la urbo preskaŭ vegetadis.

Post la sileziaj militoj 174063 la urbo kune kun Silezio aparteniĝis al Prusio.

La monumento memoriganta restadon de Napoleon Bonaparte en Lwówek Ślaski

Malgranda ekonomia kresko ekiĝis fine de la 18-a jarcento. Lwówek Śląski, havinta 2600 de loĝantoj, profitis el tiutempa koniunkturo en Prusio. Sed denove dum Napoleon-aj militoj bremsiĝis ekonomia kresko. Je la 25-a de majo 1813 jaro en la urbon enmarŝis franca armeo. Eĉ ĉi-tempe je la 21-a de aŭgusto en la urbo venis proprapersone “milita dio” – imperiestro Napoleon Bonaparte, kiu venkis prusojn je la 22-a de aŭgusto 1813 dum “la 1-a batalo ĉe rivero Bóbr”. La 23-an de aŭguston – kiam li ricevis malbonajn mesaĝojn el Dresdeno – li frumatene foriris el Lwówek Śląski. Fiaske finiĝis por francoj sekva batalo, kiu okazis je la 29-a de aŭgusto 1813. Rusa armeo komandita de generalo Langeron kune kun armeo de generalo Blücher profitinte pro inundo kaj detruo de ponto ĉirkaŭigis la urbon. La armeoj sturme konkeris la urbon forpuŝinte francojn ĝis furioza rivero Bóbr. Ne estis vojo por fuĝi. En la akvo dronis pli ol 3000 francaj soldatoj kaj oficiroj.

Oni devas aldiri, ke la 23-an de majon 1813 en Lwówek Śląski gastis prusa reĝo Friedrich Wilhelm la 3-a.

Nur en la dua duono de la 19-a jarcento ekis ekonomia aktiviĝo. Lwówek Śląski ricevis fervojan ligon kun Złotoryja [elparolu zŭotorija] (1884) kaj Gryfów Śląski [elparolu grifuv slonski] (1885), kaj ankaŭ pli poste kun Jelenia Góra [elparolu jelenia gura] (1909). En la urbo kaj la regiono disvolviĝis turismo – aktive agis germana Gigantmontara Societo (germane: Riesengebirgsverein). En la palaco de familio Hohenzollern ludadis kortega kapelo. Interalie gaste ludis ĉi tie: Louis Hector Berlioz, Franz Liszt kaj Richard Wagner. En tiu tempoperiodo disvolviĝis nutraĵindustrio kaj interalie ekstaris brandofarejo kaj bierfarejo de familio Hohberg. Prosperis loka ŝtonmino, ekstaris minejoj de gipso kaj anhidrito.

Inter-du-milita periodo ne estis tro bona por aktiva disvolviĝo. Vivis ĉi tie pli ol 6 mil loĝantoj sed malgrandiĝis kvanto de industriaj kaj metiaj establoj. Eĉ speciala programo komenciĝinta en la jaro 1937 por helpo al orientaj provincoj de Nazia Germanio ne haltigis ekonomian maldisvolviĝon en Lwówek Śląski.

Dum dua mondmilito pligrandiĝis ekonomia stagno de la urbo. En fina periodo de la milito Lwówek Ślaski estis detruita je 40 %. La 9-an de majo 1945 la Sovetunia Armeo okupigis la urbon. En la sama monato Lwówek Śląski estiĝis ĉefurbo de Distrikto Lwówek Śląski. De 1973 la urbo estas sidejo de komunumo Lwówek Śląski.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La urbodomo[redakti | redakti fonton]

Ĝuste en la centro de urboplaco staras plej valora objekto de la urbo. Jen estas urbodomo, konstruita sur la ortangula projekcio, kaj la alteco de ĝia turo estas sama kiel la longeco de la urbodomo.

Konstruadon de la urbodomo komencis en la 13-a jarcento la pola princo Bolesław la 2-a Rogatka (Łysy) [elparolu: bolesŭav rogatka (ŭisi)]. Komence ĉi tio estis Domo de Komercistoj kaj ankaŭ sidejo de municipa konsilantaro. Ĝis nun restis en okcidenta flanko la malsupraj partoj tiu ĉi konstruaĵo.

En dua duono de 15-a jarcento la urbodomo estis pligrandigita. Ĝi estis longigita, ekestis novaj ĉambroj kaj nova etaĝo. Post incendio en 1518 oni devis fari ĝeneralan riparon. En la jaro 1520 en kelkaj ĉambroj oni ekfaris nervurajn volbojn laŭ cirkela forstreko, projektitaj per Wendel Roskopf el Zgorzelec (nur Wendel Roskopf faris en Silezio tiamanierajn aĵojn). Estas videbla influo de matura itala renesanco, precipe en ŝtonaj ornamaĵoj faritaj per lokaj metiistoj el loka grejso.

En 1504 estis konstruita la urbodoma turo. Sub la turo troviĝis subtera malliberejo kaj tortura ĉambro (ĝis nun videblaj). En 1588 sur la turo estis muntita horloĝo. Finofaran, hodiaŭan formon la urbodomo ricevis en jaroj 19021905.

En la urbodomo interalie oni povas vidi unu el plej altvaloraj en Silezio tomboŝtonoj de princo Henryk la 1-a Jaworski [elparolu: henrik iavorski] kaj lia edzino Agnieszka [elparolu: agnjeŝka]. La skulptaĵo estas unika pro tio, ke montras amon inter geedzoj.

Sur la ekstera norda muro de la urbodomo troviĝas la figuro de kuŝanta leono, kaj super ĝi estas latina surskribo „Justus quasi leo”. La figuro estis farita en la 16-a jarcento kaj estis translokita en 1906 el la ĉepordega lubańska turo.

La kristana paroĥa preĝejo patronata per “Ĉieliro de Plejsankta Maria Virgulino[redakti | redakti fonton]

Ĝia historia deveno atingas la 13-an jarcenton. Ĝi estis konstruita per kavaliroj de Malta Ordeno sur la loko antaŭa ligna preĝejo, el ĉirkaŭhakita ŝtono. Hodiaŭa preĝejo, plukonstruita en 15-a kaj 16-a jarcentoj, konsistas el du frugotikaj turoj apartigitaj per portalo kaj 16-a jarcenta korpo. Ĝi ofte estis incendiita. Belega portalo, puntefarita el ruĝa grejso estas unu el plej malnovaj en Silezio. Interne de la preĝejo interalie troviĝas: el ŝtono skulptita renesanca baptokuvo el 1560 jaro, ligna kruco el 1410 (troviĝas en vestiblo de enirejo), orgeno el 16-a jarcento , lignaj predikejo kaj konfesejoj kaj tri ŝtonaj altaroj (ĉefa altaro kun pentraĵo “Kronado de Dipatrino” el la jaro 1771). Interesa estas kapeloniĉo kun reproduktaĵo de pentraĵo de Dipatrino el vilna “Akra Pordego” (alie nomata: “Aŭrora Pordego”), kiun pentris en 1947 Teodor Doroszewicz. Ĉe preĝejo staras, konstruita en 1496, ŝtona kapelo patronata per “Sankta Kruco”.

La kristana preĝejo kaj monaĥejo de Franciska Ordeno[redakti | redakti fonton]

La kristana preĝejo kaj monaĥejo de Franciska Ordeno

Historio de la preĝejo kaj monaĥejo atingas duonon de la 13-a jarcento. Venintaj en 1248 jaro al Lwówek Śląski Franciskanoj konstruigis la grupon: la preĝejon kaj monaĥejon. Komence la preĝejo estis ununava. En la 15-a jarcento ekestis suda navo kaj poste norda navo. Post la kasacio de ordeno en 1810 jaro la monaĥejo kaj la preĝejo estiĝis proprietaĵo de prusa ŝtato. En monaĥejo oni aranĝis lernejon, kaj en la preĝejo – arsenalon. En la jaroj 187375 la monaĥejo estis plukonstruita kaj ekhavis hodiaŭan formon. En la preĝejo lokiĝis fajrobrigado, poste estis ĉi tie magazeno de konstrumaterialoj kaj magazeno de agrikulturaj maŝinoj.

Danke al zorgado de la Franciskanoj la 5-an de julion 1995 jaro komenciĝis remonto de la preĝejo. Hodiaŭ denove en la preĝejo okazas mesoj laŭ romkatolika ceremonio, kaj en la monaĥejo loĝas monaĥoj.

En la preĝejo interesinda estas: bareliefo kun blazono de bakistoj (1494) kaj skulptaĵo de grupo “Krucumado” (ambaŭ troviĝas super la norda enirejo). Oni povas ekvidi kelkaj epitafoj el la 16-a – 18-a jarcento. Interalie plej interesa estas la renesanca, farita per J. Kransen (el 1569) kun kuŝanta infano kaj troviĝanta en vestiblo la epitafo kun abunda rokoka kadra ornamo.

La remparzono kun ĉepordegaj turoj: lubańska kaj bolesławiecka[redakti | redakti fonton]

La urbaj fortikaĵoj apartenas al plej interesindaj el Malsupra Silezio. Ĝi estis konstruita de la 13-a ĝis la 16-a jarcento. Ĝi ĉirkaŭas preskaŭ tutan malnovan urbon per duobla zono. La ekstera remparo havas 1 metron da dikeco kaj la interna havas 2-2,5 metrojn da dikeco. La fortikaĵoj estis malfacila baraĵo ĉar dufoje: en 1427 kaj 1432 husanoj rezignis pri sieĝado de la urbo.

Hodiaŭ el tri ĉepordegaj turoj: złotoryjska [elparolu zŭotorijska], lubańska [elparolu lubanska] kaj bolesławiecka [elparolu bolesŭawiecka] restis nur du.

La turo de lubańska pordego estis konstruita en la fino de la 13-a jarcento kaj havas tempestan historion. Ĝi estis plukonstruita en la 16-a jarcento, sed jam en 1616 terenfaliĝis. Rekonstruado de la turo estis komencita en 1620, sed daŭrigita nur post la fino de la tridekjara milito. Tial la tura helmo estis muntita en 1661. La granda urba incendio en 1752 denove difektigis la turon. Ĝi estis rekonstruita en 1784. En 1809 fulmotondro detruis la helmon sed baldaŭ ĝi estis rekonstruita. Poste, dum multaj jaroj, turo estis ekspluatita kiel arkivejo. Dume la dua mondmilito estis ĉi tie lokitaj libroj el vroclava biblioteko. Hodiaŭ en la turo estas kafejo.

La turo de bolesławiecka pordego estas malpli granda kiel la lubańska. Probable ĝi estis konstruita turnopunkte de 13-a kaj 14-a jarcentoj. Komence estis uzita kiel defenda. Plukonstruita en 16-a jarcento. Dume la milito en 1641 ĝi perdis supran parton. Poste la rekonstruado ĝi ekestis destinita por malfacila malliberejo kun tortura ĉambro kaj subtera karcero. Ununura enirejo estis el la defenda muro (ekvidu la fotografaĵon). En 1752 bruliĝis la turo kaj ĝia baroka helmo. De ĉi-tiu evento la turo malrapide ruiniĝis. En 1905 estis farita nova, teronivela enirejo, kaj la subtera karcero estis destinita por glacia magazeno kaj fridejo. Hodiaŭ la turo estas rekonstruita. Ene troviĝas malhela malsatiga subtera karcero. Supre estas ekzekutista ejo kun aperturo en la planko por mallevi la kondamnitojn. Dikaj muroj (1–2 metroj) ne tralasis iajn voĉojn. Torturitaj kondamnitoj estis alforĝitaj al muro, pri kio atestas feraj restaĵoj en la muro.

La antikvaj brikdomoj en la urboplaco[redakti | redakti fonton]


La antikvaj brikdomoj


Ĉe la urbodomo staras tri malnovaj brikdomoj. Interesindaj estas gildaj domoj: de ŝuistoj el 1544 kun renesanca emblemo kaj de bakistoj el 1494 kun ilia blazono.

La klasikisma palaco de familio Hohenzollern[redakti | redakti fonton]


La klasikisma palaco de familio Hohenzollern


La klasikisma palaco de familio Hohenzollern el duono de 19-a jarcento (nuntempe estrarsidejo de distrikto kaj komunumo)

La turo de estinta protestanta preĝejo[redakti | redakti fonton]


La turo de estinta protestanta preĝejo


La protestanta preĝejo estis konstruita en 1747-48 jaroj. Ĝi estas verko de K. Scholz. Hodiaŭ restis nur la novgotika turo, konstruita el grejso en 1846-48 jaroj.

La palaco en Płakowice[redakti | redakti fonton]

La palaco en Płakowice

La renesanca palaco troviĝas en antaŭa vilaĝo Płakowice [elparolu pŭakovice], la vilaĝo nun estas parto de la urbo Lwówek Ślaski.

Płakowice en 1217 estis enskribita en donoakto de urborajto al la Lwówek Śląski. Tiam la vilaĝo Płakowice estis enigita al la urbo Lwówek Śląski. La vilaĝo estis proprietaĵo de familioj: Raussendorf, Talkenberg, Schaffgotsch, Hohberg, Nostizt kaj en jaroj 1520-1812 apartenis al kavaliroj de Malta Ordeno el Lwówek Ślaski. Turnopunkte de 15-a kaj 16-a jarcentoj Płakowice ekestis proprietaĵo de Kristoforo von Talkenberg el Podskale, kiu komencis konstruadon de la palaco. Lia filo Rampold finigis la konstruadon en 1550 jaro. Historio de la palaco estas kunligita kun tridekjara milito (1618-1648), sepjara milito (1757-63) kaj Napoleon-aj militoj. Dume de “la 2-a batalo ĉe rivero Bóbr”. (Je la 29-a de aŭgusto 1813) la palaco estis ege difektita. Estis rabita valora kolekto de muzikiloj kaj libroj. Lasta proprietulo de la palaco estis grafo August von Nostizt-Ryhneck el Sobota, adjutanto de generalo Blücher kaj poste prusa generalo. En 1824 la palaco estis forvendita kaj ekestis ĉi tie la frenezulejo. Ĝis la 15-a de februaro 1945 ĉi tie troviĝis filio de bolesławc’a hospitalo por nervozuloj kaj psikuloj. Ĉefe estadis ĉi tie kontraŭuloj de Adolf Hitler.

Aŭtune de 1951, post la interna milito en Grekio, la palaco estis destinita kiel lokejo por junularo el Grekio kaj Makedonio, kaj de la aŭgusto 1953 ĝis la julio 1959 junularo el Koreio, pro la korea milito. Poste kvartiris ĉi tie militistaro. Kiam la armeo foriĝis el la palaco dum kelkaj jaroj ĝi ne havis proprietulon. En la decembro 1992 la palacon proprietigis la Komuneco de Baptisma Preĝejo. Ekestis ĉi tie centro por helpado en reveno al sano.

Komandejo de kavaliroj de Malta Ordeno[redakti | redakti fonton]

Kavaliroj de Malta Ordeno venis al Lwówek Śląski en duono de la 13-a jarcento el Strzegom [elparolu stŝegom] kaj Złotoryja [elparolu zŭotorija]. En la 1281 jaro tiama princo Bernard Zwinny donis al la ordeno rajton al la patroneco pri kristana paroĥa preĝejo.

Komence sidejo de la ordeno estis ligna kaj forbruliĝis. Ne estas konata dato kiam ekestis hodiaŭa formo de komandejo, sed certe ĝi estas renesance devena. La komandejo estis plukonstruita en la jaroj 1728 kaj 1752, kaj pro tio ĝia formo ekis baroka. Pri plukonstruadoj informas blazonoj, interalie tiu el 1728 kun familinomo de tiama komandoro de komandejo, grafo J. J. von Goetzen kaj la portalo kun fondeca priskribo. La monaĥoj de Malta Ordeno estadis ĉi tie ĝis la jaro 1810, ĝis la kasacio de la ordeno en Prusio. Poste, ĉi tiun konstruaĵon aĉetis juda komercisto Dawid Meier Lowenberg.

Gastis ĉi tie gravaj personoj, interalie la 23-a de majo 1813 jaro je la 11.00-a horo ekloĝis la caro Aleksandro la 1-a kun siaj korteganoj. En la sekva tago, post kiam la franca armeo enmarŝis la Silezion, la caro forlasis tiun kvartiron. Gastis ĉi tie generaloj kaj oficiroj de Napoleon’a armeo.

De komenco la 20-a jarcento ĝis la jaro 1945 en la domo troviĝis la katolika infanĝardeno, poste la hospitalo, kaj sekve loĝis ĉi tie monaĥinoj. Hodiaŭ tiu ĉi domo estas sidejo de romkatolika dekanujo.

La ponto super rivero Bóbr[redakti | redakti fonton]

La ŝtona ponto super rivero Bóbr ekstaris en la jaro 1558 kaj alikonstruita en komenco de la 18-a jarcento.

La aro de rokoj “Szwajcaria Lwówecka”[redakti | redakti fonton]

“Szwajcaria Lwówecka” [elparolu: ŝfajcaria lvuvecka], (esperante: “Svislando de Lwówek Śląski”), estas la plej granda kaj la plej bela aro de rokoj en Izera montetaro. La ŝtona urbeto estas situanta inter pina arbaro kaj konsistas el kretaceaj grejsoj. Jam de la jaroj 1920-oj la “Szwajcaria Lwówecka” estis respektita kiel surfaca monumento de naturo.

Konataj personej el Löwenberg[redakti | redakti fonton]

Bibliografio kaj fontaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Towarzystwo Miłośników Lwówka Śląskiego: Lwówek Śląski. 1990 (pole)
  • Janusz Czerwiński, Krzysztof R. Mazurski: Sudety. Sudety zachodnie. Varsovio 1983 (pole)
  • 50 Wyjątkowych Atrakcji Powiatu Lwóweckiego - mapa. Wydawnictwo Poligrafia „AD REM” Jelenia Góra 2006 (pole)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]