Lyndon B. Johnson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lyndon B. Johnson

Lyndon Baines JOHNSON [lindon bejnz ĝonsn] (naskiĝis la 27-an aŭgusto, 1908, mortis la 22-an de januaro, 1973) estis la tridek-sesa prezidento de Usono.

Li naskiĝis apud Johnson City, Teksaso kaj mortis 64-jaraĝa pro kora ikto en San Antonio. Inter 1949 kaj 1961 li estis ano de la senato de Usono. En 1961 li iĝis vicprezidento kiel viculo de John F. Kennedy; post ties perforta morto en 1963 li aŭtomate iĝis prezidento. En 1964 li estis reelektita ĝis 1968. Li rezignis je plia kandidateco, kiu estis ebla, ĉar lia unua ofic-periodo estis malpli ol duona.

Johnson estis 191 cm alta, kaj pezis 95 kg. Grava problemo en lia administrado estas la milito en Vjetnamo. Lia edzino estis Claudia Alta "Lady Bird" TAYLOR. La paro havis du filinojn. Li estis de la konfesio Disĉiploj de Kristo.

Dum lia administrado (1963-1969) okazis;

  • 1964- La Granda Socio kaj la Milito kontraŭ Malriĉeco
  • 1964- Leĝo de Civilaj Rajtoj
  • 1964-08-02 Bataleto inter usona armea ŝipo kaj nord-vjetnamaj ŝipoj en la golfo de Tonkin; posta pravigo de milito kontraŭ Vjetnamio
  • 1965- Usonaj marsoldatoj en la Dominga Respubliko
  • 1965 ĝis 1967- Leĝoj por Purigi la Vivmedion
  • 1968- 500.000 usonaj trupoj en Vjetnamio



Eksteraj ligiloj

greke http://www.lbjlib.utexas.edu greke http://www.yale.edu/lawweb/avalon/presiden/inaug/johnson.htm greke http://www.tshaonline.org/handbook/online/articles/JJ/fjo19.html greke http://www.whitehouse.gov/history/presidents/lj36.html

Ŝablono:LigoLeginda