Liono
El Vikipedio
| Liono Liyon / Lyon |
|
|---|---|
| Lando | Francio |
| Regiono | Rodano-Alpoj |
| Departemento aŭ Federacia ŝtato aŭ Provinco |
Rodano |
| Poŝta Kodo | 69000 |
| Koordinatoj: | |
| Alteco | 173m |
| Areo | 4787ha |
| Loĝantoj | 466400 loĝantoj 9783 loĝantoj / km² |
Liono (fr: Lyon [ljɔ̃], arp: Liyon [lijɔ̃]) estas la dua plej granda urbo de Francio. Ĝi estas la prefektejo de la departemento Rhône kaj la ĉefurbo de la regiono Rodano-Alpoj. Liono situas je la kunfluejo de Rodano (fr: Rhône, arp: Rôno, occ: Rose) kaj Saono (fr: Saône, arp: Sona). 466400 loĝantoj en 2005.
Enhavo |
[redakti] Historio
Liono (tiam latine: Lugdunum) estis fondita de la romia generalo Lucius Munatius Plancus je ĉirkaŭ -43. Dum la romia periodo, Liono estis la gaŭlia ĉefurbo.
Ĝi konservas du romiajn teatrojn, amfiteatron, preĝejojn el diversaj epokoj, urbodomon el la 17-a jarcento, mezepokan hospitalon, kaj vastan kvartalon de domoj el la 15-a – 17-a jarcentoj, bone konservita kaj revalorigita, nomata malnova Liono (Vieŭ-Lyon). Ĝi estas la ĉefa turisma allogejo en la urbo. La urbo Liono estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
[redakti] Lokaj famuloj
En Liono naskiĝis:
- Raymond Domenech
- Henri Grouès (Abbé Pierre)
- Jussieu
- Karakalo
- Allan Kardec
- Klaŭdio
- Marcel ROUX
- Antoine de Saint-Exupéry
- Bertrand Tavernier
- Jean-Claude Trichet
[redakti] Esperanto en Liono
La urbestro Herriot, en frua 20-a jarcento, emis al Esperanto, kiam en la urbo estis radiostacio kun konstantaj esperantaj disaŭdigoj per laboro de E. Borel. En 1904 estis fondita „Amikaro Esperantista de Lyon“. Tie okazis la 7-a kongreso de SAT en 12–16-a de aŭgusto 1927, kun ĉirkaŭ 200 partoprenantoj el 15 landoj.
Nuntempe troviĝas la esperantista kafejo KoToPo en Liono kaj ekzistas loka klubo: CERL
[redakti] Lionaj Esperantistoj
[redakti] Urboj kaj urbetoj apud Liono
[redakti] Kvartaloj de Liono
Liono estas dividita je naŭ urbonoj, kreitaj ekde 1852. La urbonoj estas identifitaj laŭ iliaj nomoj.
- 1a urbono : Pentes de la Croix-Rousse flankoj de la ruĝema-cruĉo, Les Terreaux, Saint-Vincent (Lyon)
- 2a urbono : Cordeliers, Bellecour, Ainay, Perrache et Confluent
- 3a urbono : La Part-Dieu, La Villette, Montchat, La Guillotière
- 4a urbono : La Croix-Rousse Ruĝema Cruĉo, Serin
- 5a urbono : Saint-Jean Sankta Johano - Saint-Paul Sankta Paŭlo - Saint-Georges Sankta Gerogo (Vieŭ Lyon), Saint-Just Sankta Justo, Fourvière, Le Point-du-Jour, Ménival, Champvert, La Sarra, Saint-Irénée
- 6a urbono : Les Brotteaux, Bellecombe, Tête d'Or Ora Kapo
- 7a urbono : La Guillotière, Gerland, La Mouche
- 8a urbono : Monplaisir, Le Bachut, Mermoz, Les États-Unis unuigitaj ŝtatoj, Le Grand Trou, Moulin à Vent ventmuelilo, Laënnec
- 9a urbonot : Vaise, La Duchère, Saint-Rambert-l'Île-Barbe
[redakti] Retaj ligiloj
http://www.lyon.fr
http://www.lyonannuaire.com
http://www.lyonweb.net
http://www.toolyon.com
http://www.dboc.net/lyon
http://lyon.rvl.free.fr/
http://cerl.monsite.orange.fr
Liono
La Croix-Rousse • Place Bellecour • Listo de urboj apud Liono • Karakalo • Allan Kardec • Klaŭdio • Marcel Roux • Antoine de Saint-Exupéry • Bertrand Tavernier • Emile Borel • KoToPo

