Lyon Sprague de Camp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lyon Sprague de Camp (centro) kun Robert A. Heinlein kaj Isaac Asimov

Lyon Sprague DE CAMP, aŭ pli simple L. Sprague DE CAMP (27-a de novembro, 1907 - 6-a de novembro, 2000) estis usona verkisto, plej fama pro liaj sciencfikciaj kaj fantastaj verkoj, sed ankaŭ verkinta multajn nefikciajn verkojn, ĉefe pri historio. Li kunverkis kun Fletcher Pratt plurajn gravajn fantastajn romanojn kaj novelarojn.

Inter liaj plej famaj verkoj

  • Lest Darkness Fall, tempovojaĝa romano, 1939 ("Por ke ne mallumiĝu")
  • Serio de noveloj kaj romanoj pri Harold Shea (kun Fletcher Pratt), diverse librigita; fina difinitiva kolekto: The Complete Compleat Enchanter ("La tutampleksega sorĉisto")
  • The Ancient Engineers (nefikcio, pri la historio de inĝenierado)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.lspraguedecamp.com greke http://193.40.240.76/sfbooks/teosed.asp?Autor=69&krit=Vorm greke http://www.bibliotheka-phantastika.de/autoren/autordecamp.htm