Lyonel Feininger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Memortabulo ĉe la domo en Potsdamer-strato nr. 29 en Berlin-Zehlendorf.

Lyonel Charles Adrian FEINIGER (naskiĝinta en la 17-a de julio 1871 en Novjorko, mortinta en la 13-a de januaro 1956) estis usona pentristo kaj grafikisto kun multaj ligoj al Germanujo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

De 1887 ĝis 1893 li studis ĉe la Artmetilernejo de Hamburgo, ĉe la Artakademio de Berlino kaj ĉe la Académie Colarossi en Parizo. Poste li laboris kiel karikaturisto por diversaj revuoj en Berlino (Ulk, Lustige Blätter) kaj la Chicago Sunday Tribune ĝis totala sindediĉo al la pentrado ekde 1911, sub la influo de francaj kubistoj, ĉefe de Robert Delaunay. Invitite de Franz Marc, li organizis en 1913 ekspozicion kune kun la ekspresionisma artista ligo Der Blaŭe Reiter.

Post la Unua mondmilito li estis dum ne tute du jardekoj docento ĉe Bauhaus en Weimar kaj poste en Dessau (1919-33). Inter 1929 kaj 1931 li plurfoje estis en Halle (Saale), por pentri serion da urbobildoj laŭ komisio de la urba magistrato (Domchor, Halle, 1931, Hamburger Kunsthalle). En 1933 la nazioj taksis lin malartisto. Li reiris Usonon kie li malkovris nubskrapulojn kiel objekton por nova kreiva periodo.

Priskribo de lia arto[redakti | redakti fonton]

La fonto por la ekzaktaj kaj abstraktaj pentraĵoj estas ofte ekzistantaj objektoj (konstruaĵoj, teknikaĵoj: ekz. lokomotivoj, maŝinoj aŭ ŝipoj). Li uzas kvazaŭ ĉie nur rektojn kaj ebenajn partojn koloritajn; la lumo refraktiĝas prisme.

Ĉefe liaj postaj verkoj kiel Gelmeroda VIII (1921, Whitney Museum of American Art, New York) ege impresas per en virtuoza geometrio kruciĝantaj lumvualoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ulrich Luckhardt: Lyonel Feininger – die Karikaturen und das zeichnerische Frühwerk – der Weg der Selbstfindung zum unabhängigen Künstler, mit einem Exkurs zu den Karikaturen von Emil Nolde u. George Grosz. München, Scaneg, 1987, ISBN 3-89235-010-8.
  • Lyonel Feininger: Die Comic-Kunst des Lyonel Feininger – Mit einem Vorwort von Bill Blackbeard. Carlsen Verlag, 1994, ISBN 3-551-02020-5.
  • Florens Deuchler: Lyonel Feininger. Sein Weg zum Bauhaus-Meister. Verlag Seemann, 1996, ISBN 3-363-00652-7.
  • Ulrich Luckhardt: Lyonel Feininger. Prestel, München 1998, ISBN 3-7913-2041-6.
  • Hans Hess: Lyonel Feininger. W. Kohlhammer, Stuttgart 2002, ISBN 3-17-011569-3.
  • Lyonel Feininger. Katalogo akompana de la ekspozicio „Lyonel Feininger – Frühe Werke und Freunde“, Von-der-Heydt-Museum Wuppertal, 2006). Wuppertal, 2006, ISBN 3-89202-064-7.
  • Christiane Weber: Lyonel Feininger (genial – verfemt – berühmt). Weimarer Taschenbuch Verlag, Weimar 2007, ISBN 978-3-937939-72-8.
  • Elke Jacobs: Transfer – Feininger zeichnet (Hommage an einen großen Künstler und Weltbürger). Weimarer Verlagsgesellschaft, Weimar 2008, ISBN 978-3-939964-31-5.
  • Wolfgang Büche (eld.): Zurück in Amerika: Lyonel Feininger. 1937–1956, Katalogbuch zur Ausstellung in der Moritzburg, Halle. Hirmer, 2009, ISBN 978-3-7774-9085-4.
  • Björn Egging (eld): Feininger im Harz. Katalogo ekspozicia, Kerber, Bielefeld/Leipzig 2009, ISBN 978-3-86678-295-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]