László Baky

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László BAKY [lAslO baki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Baky László estis hungara politikisto, subministro, parlamentano, oficiro.

László Baky [1] naskiĝis la 13-an de septembro 1898 en Budapeŝto. Li mortis la 29-an de marto 1946 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Baky batalis dum la 1-a mondmilito, poste li aliĝis al kontraŭrevoluciuloj en Szeged. Post jaroj li atingis la rangon majoro. En 1938 li emeritiĝis por esti politikisto. Li ĉefe estis membro de Sagokruca Partio. En 1941 li estis elektita parlamenta deputito, en 1944 subministro. Li okupiĝis ĉefe pri deportado de judoj. Post la 2-a mondmilito la tribunalo kondamnis lin je morto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]