László Gyula Erdélyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Gyula Erdélyi
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1868 (1868-03-02)
en Žihárec
Morto 17-an de aŭgusto 1947 (1947-08-17) (79-jaraĝa)
en Zalaapáti
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ordenfrato • universitata instruisto • historiisto • katolika sacerdoto • religiulo
vdr

László Gyula Erdélyi [lAslO djula erdEji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Erdélyi László Gyula estis hungara historiisto, pastro, benediktana monaĥo, bibliotekisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1905).

László Gyula Erdélyi [1] naskiĝis la 2-an de marto 1868 en Hungario, en Zsigárd (nuntempa Žihárec en Slovakio). Li mortis la 17-an de aŭgusto 1947 en Zalaapáti.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Gyula Erdélyi aliĝis al benediktanoj en 1884. Ĝis 1890 li frekventis ĉeflernejon en Pannonhalma, en la sekva jaro li pastriĝis. Li plulernis en universitato en Budapeŝto inter 1890-1892. Li ekinstruis en ĉeflernejo de Pannonhalma, kie li estis ankaŭ bibliotekisto. Baldaŭe li instruis en universitato Kolozsvár. Post la 1-a mondmilito li pluinstruis en Szeged, kie li iĝis rektoro. En 1938 li emeritiĝis.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A tihanyi apátság története (Historio de la abatejo en Tihany) (1908)
  • Magyar művelődéstörténet Hungara edukohistorio) (1915-1918)
  • Szent Imre és kora (1930)
  • Magyarország törvényei Szent Istvántól Mohácsig (Leĝoj de Hungarujo de Stefano la 1-a (Hungario) ĝis 1526) (1942)

Fontoj[redakti | redakti fonton]