László Halka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Halka
Persona informo
Aliaj nomoj Parvus Piscis
Naskiĝo 18-an de julio 1905 (1905-07-18)
en nekonata valoro
Morto 1-an de januaro 1951 (1951-01-01) (45-jaraĝa)
en nekonata valoro
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

HALKA László, Ladislao Halka, (pseŭdonimo Parvus Piscis) hungaro, privatoficisto. Naskiĝis en la 18-a de julio 1905. Esperantisto de 1923. Li eklaboris en la laborista Esperanto-movado, instruis Esperanton depost 1924, precipe progresantojn. Li verkis propagandajn artikolojn, faris paroladojn. Sekretario de HESL du jarojn. Depost 1930 aktivulo ankaŭ en HES; aranĝis literaturajn vesperojn, kunlaboris al Hungara Heroldo, Lingvo Internacia, al Hungara Antologio (1932). Verkis artikolon pri Hodler por la Enciklopedio de Esperanto, kuntradukinto kun Ladislao Somlai-Spirer de Printempo de Morto de Lajos Zilahy, 1947.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]