László Kalmár (matematikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Kalmár
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1905 (1905-03-27)
en Edde,  Aŭstrio-Hungario
Morto 2-an de aŭgusto 1976 (1976-08-02) (71-jaraĝa)
en Mátraháza
Tombo Q54580163
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato de Göttingen
Memorigilo László Kalmár (matematikisto)
Familio
Infano Éva Kalmár
Okupo
Okupo matematikisto • komputosciencistofilozofo • logikisto • universitata instruisto
vdr

László KALMÁR [lAslO], hungare Kalmár László estis hungara matematikisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio.

Reliefo pri László Rédei, László Kalmár kaj Béla Szőkefalvi-Nagy

László Kalmár naskiĝis la 27-an de marto 1905 en Edde-Alsóbogát (tiutempe unueca vilaĝo). Li mortis la 2-an de aŭgusto 1976 en Mátraháza (nuntempa apartenaĵo de Gyöngyös).

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Kalmár frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li doktoriĝis en 1927. Poste tuj li eklaboris en universitato de Szeged, kie li laboris kun Frigyes Riesz kaj Alfréd Haar. En 1944 li estis preskaŭ deportita. Post la 2-a mondmilito li daŭris la instruadon ĝis la emeritiĝo en 1975. Ekde 1964 li uzis jam komputilon en la universitato. Li okupiĝis precipe pri analitiko kaj kibernetiko.

Li redaktis diversajn fakrevuojn, kie li verkis artikolojn ankaŭ france kaj angle. Li ricevis premion Kossuth en 1950, inter 1936-1976 ankaŭ aliajn premiojn.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • kibernetiko instituto en Szeged prenis la nomon "Kalmár László", same mezlernejo en Budapeŝto
  • ĉiujara matematika konkurso por lernantoj
  • memortabuloj en Szeged kaj Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]