László Rhorer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Rhorer
Persona informo
Naskonomo Rhorer László Győző Lajos
Naskiĝo 8-an de oktobro 1874 (1874-10-08)
en Budapeŝto
Morto 25-an de aŭgusto 1937 (1937-08-25) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj Esperantohungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Infano Q20436943
Okupo
Okupo kuracisto • radiologo • fizikistoesperantisto
vdr

László RHORER [rorer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rhorer László estis hungara kuracisto, radiologo, profesoro de la medicina fiziko, esperantisto.

László Rhorer [1] naskiĝis la 18-an de oktobro 1874 en Budapeŝto. Li mortis la 25-an de aŭgusto 1937 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Rhorer akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1897. Post siaj studoj li laboris apud Ottó Pertik, poste en la Veterinara Altlernejo de Budapeŝto. En 1902 li estis nomumita privata profesoro en la altlernejo, en 1907 ankaŭ en la menciita universitato. Post 3 jaroj li iĝis publika ordinara profesoro de la altlernejo. En 1923 li instruis en Universitato Erzsébet en Pécs havanta la instruan rangon publika ordinara profesoro, samtempe li estis institutestro.

Dum la aktivaj medicinaj jaroj li studvojaĝis al Lejpcigo en 1900, al Würzburg en 1902, al Cambridge en 1907, al Stokholmo en 1927. Li ricevis premion en 1912.

Li prelegis pri la televido dum la Somera Univ. UK en Budapeŝto. Li estis prezidanto de la loka Esperanto-grupo.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A vizelet aciditásának elektrometrikus úton való meghatározása (1901)
  • Orvosi physikai chemia (1911, 1922)
  • Physika (1914)
  • Die Sensibilisierungsfrage in der Strahlentherapie (1920)
  • Brennstoffelemente und elektrochemische Reduktion der Metalle bei hoher Temperatur (1923)

Fontoj[redakti | redakti fonton]