Léon Moissenet

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-M

Léon MOISSENET (mŭasne), (ps.L. M.), franco, ĉefinĝ. de la ŝtata Pontoj kaj Vojoj. Nask. 3 majo 1860 en Paris. Fondis aŭ prezidis diversajn grupojn. Membro de la patrolanda Komitato de SFPE. Krom artikoloj en lokaj gazetoj kaj en ,Int. Scienca Revuo', propagandis precipe ĉe samprofesiuloj kaj politeknikanoj. Sendis komunikojn pri E-a movado en la grava revuo ,France et Monde', ktp. Sendis al la Komitato Morris (Usono) verkon pri ,E helpa lingvo je praktika uzado'.