Lügde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lügde
Blazono
Lügde (Germanio)
Lügde (Germanio)
DEC

Map

Flago
urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Detmold
Distrikto Distrikto Lippe
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 05281, 05283
Poŝtkodo 32668–32676
Aŭtomobila kodo LIP
Oficiala Municipokodo 05766052
Subdivido 10 setlejopartoj (Ortschaften)
Politiko
Komunumestro Heinrich Josef Reker
Titolo de komunumestro Bürgermeister
Partio de komunumestro nepartia
Adreso de la administrejo Am Markt 1, 32676 Lügde
Demografio
Loĝantaro 9364 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 57′ N, 9° 15′ O (mapo)51.95769.248Koordinatoj: 51° 57′ N, 9° 15′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 105 m
Areo 88,64 km²
Oficiala retejo https://luegde.de/
vdr

Lügde estas urba komunumo en la distrikto Lippe kaj la distriktaro Detmoldo de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝi situas ĉe la rivero Emmer, 3 km sude de Bad Pyrmont kaj 75 km sudokcidente de Hanovro. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 9364 loĝantojn.

La urbeto estis menciita unue en 784 kiel vilaĝo Liuhidi, kie Karlo la Granda festis la Kristnaskan Feston de tiu jaro. La ĉefaj vidindaĵoj estas la romanika preĝejo Kilianskirche el la 12-a jarcento kaj mezepoka urbocentro kun la urba muro, du konservitaj gardoturoj kaj multnombraj trabfakaj domoj.

la loĝloko, vidata de la monto Osterberg
"Kurado de la Paskaj Radoj" (Osterräderlauf)

Ĉiujare en la paska dimanĉo okazas en Lügde la "Kurado de la Paskaj Radoj" (Osterräderlauf): Post malheliĝo, oni bruligas 6 radegojn el kverka ligno, ŝtopitajn per pajlo, kaj ruligas ilin de la "Paska Monto" (Osterberg). Oni supozas, ke tiu tradicio estas jam ĉirkaŭ 2.000 jarojn aĝa; ĝin inventis la "paganaj" ĝermanojgaŭloj, dum post la kristanigo en la 8-a jarcento oni adaptis la tradicion al la kristana religio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]