Mágocs
Ne miskomprenu kun Nagymágocs kaj Nágocs!
Mágocs | |||
---|---|---|---|
Hungaria urbo | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7342 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 077 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 49 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 21′ N, 18° 14′ O (mapo)46.3473818.23431Koordinatoj: 46° 21′ N, 18° 14′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 42,54 km² (4 254 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mágocs [+] | |||
Mágocs [mAgoĉ] (kroate Magoč) estas urbo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Sásd.
Situo[redakti | redakti fonton]
Mágocs situas sur tre mildaj deklivoj laŭ flankovojoj. La fervojo troviĝas 5, Dombóvár 12, Sásd 18, Pécs 50, Budapeŝto 177 km-ojn.
- Supermara alteco: 220–240 m
Historio[redakti | redakti fonton]
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko, kuprepoko kaj bronzepoko. La unua mencio devenis post la tatara invado en 1242 laŭ tiama hungara ortografio "Maguch". Pro la kontraŭturkaj bataloj ĝi senhomiĝis, slavoj kaj bavaroj refondis ĝin. En 1846 Mágocs iĝis kampurbo kaj distriktejo. Inter 1918-1920 la serboj okupis la urbeton, kiu tiutempe apartenis al "Respubliko Baranya". En 1945 la germanoj deportiĝis al Germanio. La iama grandvilaĝo urbiĝis en 2009.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- romkatolika Preĝejo Vizito de Maria (Mágocs) de 1805, la turo estas 40 m-ojn alta
- monumento pri Trianon
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- distancoj Arkivigite je 2015-12-08 per la retarkivo Wayback Machine