Máire Mhac an tSaoi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Máire Mhac an tSaoi (elparolata maa-re vak a tii), brila irlandlingva poetino, naskiĝis 4-an de aprilo 1922, en la sama jaro kiel la sendepende ŝtato de Irlando. Ŝi faris brilan akademian karieron, fariĝis diplomato kaj laboris en pluraj irlandaj ambasadoj.

Inter la libroj de poezio de Máire Mhac an tSaoi estas

  • Margadh na Saoire (La dunga foiro), 1956.
  • Codladh an Gaisgígh (La dormo de la heroo), 1973.
  • An Galar Dubhach (La malhela/malĝoja malsano), 1980.
  • An Cion do dtí Seo (Ĝisnuna Verkaro), 1987.
  • Trasládáil (angligo de klasikaj irlandaj poemoj), 1997.
  • SHOA agus dánta eile (SHOA kaj aliaj poemoj), 1999.

Ŝia unua romano estis verkita en 2001: A Bhean Óg Ón ... (O, juna virino tiu ...)

Máire Mhac an tSaoi havas ankaŭ tre famajn parencojn: Ŝia patro, Seán Mac an tSaoi (angle Seán McEntee) estis longe financa ministro de Irlando. Unu onklo, Pádraig de Brún estis prezidanto de la universitato de Gaillimh (angle Galway), kaj eminenta klasika fakulo, kiu multe tradukis de la helena, latina kaj aliaj lingvoj al la irlanda. Ŝia edzo, Conor Cruise O'Brien, estas verkisto, politikisto, diplomato, ĵurnalisto.