Mária Érsek

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ÉRSEK Mária (e:rŝek) estis hungara pianistino, muzikinstruistino naskita en Kudzsir la 11-an de decembro 1908 kaj mortinta en Budapeŝto la 4-an de oktobro 1976.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Mária Érsek komencis siajn muzikstudojn en Koloĵvaro kaj inter 1933 kaj 1938 ŝi finis en la Altlernejo pri Muzikarto de Budapeŝto la fakojn pri muzikkomponado kaj kapelestrado. Ĝis 1946 ŝi instruis en la altlernejo, ekde 1945 ĝis 1969 ŝi estis ĥordirektoro de la Hungara Operejo. De 1969 ŝi instruis en la Altlernejo pri Aktorarto de Budapeŝto. Ŝi akompanis plurfoje per piano la elpaŝojn de kantistoj. Mallongtempe ŝi akompanis per piano ankaŭ baletojn.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon