Márk Rózsavölgyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Márk Rózsavölgyi
Persona informo
Naskonomo Rosenthal Markusz
Naskiĝo 1-an de januaro 1789 (1789-01-01)
en Balassagyarmat
Morto 23-an de januaro 1848 (1848-01-23) (59-jaraĝa)
en Peŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Gyula Rózsavölgyi
Okupo
Okupo komponistoviolonisto
vdr
Tombo

Márk RÓZSAVÖLGYI [rOĵavoldji], hungare Rózsavölgyi Márk estis hungara komponisto, violonisto kaj koncertmajstro.

Márk Rózsavölgyi naskiĝis, kiel Rosenthal Markusz supozeble en 1788 en Balassagyarmat. Li mortis la 23-an de januaro 1848 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Márk Rózsavölgyi devenis el juda familio. Li finis la lernadon en Prago. En 1808 li komencis violonadi en teatro en urbo Pest. Inter 1813-1819 kaj inter 1821-1833 li vivis en Baja, dume li koncertis en la tuta lando kaj ankaŭ komponis. Baldaŭe li muzikis en Pest, kie li estis koncertmajstro de Teatro Magyar ekde la teatrofondo. En la 1840-aj jaroj li fondis muzikan orkestron el ciganoj por fari koncertojn. Sándor Petőfi alte taksis muzikadon de Rózsavölgyi kaj ili estis amikoj.

Nomo de Rózsavölgyi ligiĝas al ĉardaŝo, kiun li sukcese disvastiĝis. Ankaŭ Ferenc Liszt profitis kelkajn melodiojn de Rózsavölgyi. Lia filo fondis muzikan librovendejon, kiu eĉ nun estas la plej konata en Hungario.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • precipe ĉardaŝoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio