Márton Liedemann

El Vikipedio, la libera enciklopedio

LIEDEMANN Márton (pro. lideman) estis hungara pedagogo naskita en Igló 1767 kaj mortinta en Marosvásárhely la 14-an de aprilo 1823.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Márton Liedemann studis en Lőcse, Pozsony, Jena (1788), Göttingen (1791). De 1793 li estis direktoro-instruisto en Lőcse. En 1803 li establis privatedukan instituton por 12 nobeljunuloj. En 1815 li alvenis al Koloĵvaro por esti evangeliisma pastro. Li luktis kontraŭ la instruado de helena lingvo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Nachricht von dem in Leutschau befindlichen Erziehungs-Institut für protestantische Jünglinge (Leutschau 1803);
  • Über einige Mängel des öffentlichen Unterrichts… (Leutschau, 1823);
  • Briefe über die Freiheit des menschlichen Willens (Neustadt a. d. Orla, 1833).

Fonto[redakti | redakti fonton]