Márton Szilágyi Tönkő

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Márton Szilágyi Tönkő
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1641 (1641-11-30)
en Bozieș
Morto 3-an de januaro 1700 (1700-01-03) (58-jaraĝa)
en Debrecen
Okupo
Okupo pedagogo • kalvinana pastro • episkopo
vdr

Márton SZILÁGYI TÖNKÖ [silAdji toenkoe] hungara reformita episkopo, filozofo, instruisto. Li naskiĝis en Szilágyborzás la en 1642 kaj mortis en Debreceno la 3-an de januaro 1700.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Márton Szilágyi Tönkő studis en Debreceno, poste en Nederlando (1666–1669 Utrecht, Franeker, Groningen, Lejdeno). Reveninte en Debrecenon, li instruis la lingvojn de Biblio kaj filozofion. Lia filozofia lernolibro aperinta en 1678 en Hejdelbergo estis uzita en kolegio de Debreceno ĝis elpaŝo de György Maróthi. En 1681 li fariĝis instruisto de dogmatiko kaj li popularigis la ideojn de Amesius (W. Ames), poste de Cocceius (R. Koch). Pro tio de lasta en 1692 oni faris akuzon kontraŭ lin, sed li igis sin klara. En 1699 oni elektis lin episkopo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Philosophia ad usum scholarum praesentim Debrecinae applicata (Filozofiopor lernejoj, ĉefe al debrecena uzo), Heidelberg, 1678.
  • Biga pastoralis, Debrecen, 1684.
  • Triga divortialis, Debrecen, 1690.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Hungara vikipedio