Mátyás András Angyalffy
Mátyás András Angyalffy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de februaro 1776 en Naszály |
Morto | 17-an de marto 1839 (63-jaraĝa) en Bratislavo |
Lingvoj | angla • franca • germana • hispana • portugala • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | agronomo • verkisto de nefikcio • instruisto • verkisto |
Mátyás András Angyalffy [mAtjAŝ andrAŝ andjalfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Angyalffy Mátyás András estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto, membro (korespondanta en 1832) de Hungara Scienca Akademio.
Mátyás András Angyalffy [1] naskiĝis la 5-an de februaro 1776 en Naszály (vilaĝo). Li mortis la 17-an de marto 1839 en Hungara reĝlando en Pozono (nuntempa Bratislavo en Slovakio).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Mátyás András Angyalffy frekventis lernejojn en nekonataj lokoj. En 1818 li estis familia edukisto de filoj de György Festetics (agronomo) kaj samtempe li instruis en agrara altlernejo Georgikon en Keszthely. En 1822 li translokiĝis al Pest (urbo), kie li komencis verki agrarajn librojn, krome li fondis agraran periodaĵon, kiu ĉesis post 2 jaroj pro financaj problemoj. Li mortis en granda mizero.
Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Grundsätze der Schaafkultur (1817, 1823)
- Ökonomie der Landwirthschaft (1823–24, 1826)
- Közönséges baromorvosi könyv (Ordinara medicina libro pri bovoj), (1836)