Mühleberg BE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mädersforst)
- La mallongigo BE en Mühleberg BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Mühleberg.

Mühleberg
Blazono de Mühleberg
Blazono de Mühleberg
Blazono de Mühleberg
Vilaĝocentro de Mühleberg
Vilaĝocentro de Mühleberg
Vilaĝocentro de Mühleberg
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Laupen
Koordinatoj  46° 57′ 11″ N 7° 15′ 36″ O / 46.95306 °N, 7.26000 °O / 46.95306; 7.26000 (mapo)Koordinatoj: 46° 57′ 11″ N 7° 15′ 36″ O / 46.95306 °N, 7.26000 °O / 46.95306; 7.26000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2654
Areo 26,25 km²
Alteco 557 m super marnivelo
Poŝtkodo 3203 Mühleberg
3205 Gümmenen
Komunumkodo 0668
Mapo de Mühleberg
Mapo de Mühleberg
Mapo de Mühleberg
vdr


Mühleberg estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Laupen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2654 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Mühleberg situas proksimume 10 kilometrojn okcidente de la centro de la federacia urbo Berno en la Svisa Mezlando ĉe la suda bordo de la rivero Aro, kiu apud Mühleberg estas barita al la Lago de Wohlen. La okicentan limon de la komunumo formas la rivero Sarino, kiu en nordokcidento de la komunumo alfluas al Aro. La relative grandteritoria komunumo Mühleberg konsistas el 34 vilaĝoj, nome Allenlüften, Aumatt, Brand, Buch ĉe Mühleberg, Buttenried, Dällenbach, Eggenberg, Fluh, Fuchsenried, Gäu, Grossmühleberg, Gümmenenau, Gümmenen, Haselholz, Heggidorn, Juchlishaus, Kirchmoos, Ledi, Mädersforst, Marfeldingen, Mauss, Michelsforst, Mühleberg, Niederruntigen, Oberei ĉe Mühleberg, Rosshäusern, Rüplisried, Rüplisried-Mauss, Salzweid, Schnurrenmühle, Spengelried, Strassacker, Trüllern kaj Zihlacker.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 26,25 km², de kiuj 32,8% estas kovritaj de arbaro, 53,3% servas por agrikulturo kaj 9,2% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Mühleberg limas en nordo al Oltigen, en nordoriento al Wohlen ĉe Berno, en oriento al Frauenkappelen, en sudooriento al Berno, en sudo al Neuenegg, en sudokcidento al Laupen, en okcidento al Ferenbalm, en nordokcidento al Wileroltigen, en nordnordokcidento al Golaten.

Nuklea centralo Mühleberg[redakti | redakti fonton]

En nordo de la komunumo ĉe la bordo de Aro, sube de la Lago de Wohlen situas la nuklea centralo Mühleberg. La nuklea elektrocentralo kun bolakva reaktoro estis malfermita post kvinjara konstruperiodo en la jaro 1972. Post plendo kontraŭ la senlima funkcipermeso la Federacia Administrotribunalo de Svislando verdiktis la 1-an de marto, ke la funkcipermeso de la nuklea centralo Mühleberg estos limigita ĝis la 28-an de junio 2013, kio signifas, ke la nuklea centralo devos estis malŝaltita en la jaro 2013, se ĝia sekureco ĝis tiam ne povas esti garantiita.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Mühleberg pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1 kaj la svisa aŭtovojo A1, al kiu la komunumo havas propran alveturejon. Tra la komunumo pasas la trajnlinio de Berno al Neŭŝatelo kun du stacidomoj (Rosshäusern kaj Gümmenen) sur la komunuma teritorio. Krome kondukas buslinio de Mühleberg al Berno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Mühleberg datiĝas el la jaro 1011 kiel Mulinberg. Mühleberg (ankaŭ nomita Kirch-Mühleberg) apartenis kune kun Grossmühleberg kaj Buch al feŭdo, kiu apartenis al la nobela familio de Buch kaj estis en la jaro 1599 vendita al Berno. Aliaj senjorujetoj kiel ekzemple la tribunalo de Gümmenen jam en la jaro 1467 sur la teritorio de la hodiaŭa komunumo jam antaŭe fariĝis havaĵo de Berno. Berno atribuis Mühleberg al la tribunalo de Gümmenen en la kamparvoktejo Laupen. La politika komunumo Mühleberg estis kreita en la jaro 1803 kaj atribuita al la distrikto Laupen. En la jaro 1869 la vilaĝoj Aumatt, Buttenried, Horn, Niederruntigen kaj Rewag estis kunigitaj kun Mühleberg, kiu tiel akiris sian hodiaŭan grandecon. Post la dissolvo de la malnovaj bernaj distriktoj en la jaro 2010, Mühleberg estis atribuita al la administra distrikto Berno-Mezlando.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]