Märchenerzählungen (Schumann)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Märchenerzählungen für Klarinette (Violine ad libitum), Viola und Klavier op. 132 (Fabelrakontoj por klarneto, (violono laŭplaĉe), vjolo kaj piano) Robert Schumann verkis inter la 9-a kaj 11-an de oktobro 1853. La unuopaj movimentoj estas ligitaj per kernmotivo unu kun la alia. Schumann dediĉis ilin al sia lernanto Albert Dietrich. La verko aperis en februaro 1854 ĉe Breitkopf & Härtel.

Movimentonomoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Lebhaft, nicht zu schnell"
    2/4-takto, tonalo: B♭-maĵoro
  2. "Lebhaft und sehr markirt"
    2/4-takto, tonalo: g-minoro
  3. "Ruhiges Tempo, mit zartem Ausdruck"
    3/4-takto, tonalo: G-maĵoro
  4. "Lebhaft, sehr markirt"
    4/4-takto, tonalo: B♭-maĵoro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]