Mélanie Laurent

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mélanie Laurent
MélanieLaurentIBAug09.jpg
Naskiĝo 21-a de februaro 1983
Parizo
Aktivaj jaroj 1998 - ĝis nun
César
2007
v  d  r
Information icon.svg

Mélanie LAURENT (naskiĝis la 21-an de februaro 1983 en Parizo) estas franca aktorino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo kaj studado[redakti | redakti fonton]

Ŝi kreskis en la 9-a arondismento de Parizo. Ŝiaj patrinaj geavoj estis eldonistoj de teatraj afiŝoj. Ili intermiksis polan aŝkenazan kaj tunizian sefardan judajn flankojn[1]. Ŝia patrino, Annick estas profesorino de danco kaj ŝia patro estas komediisto, fakulo pri dublado (Pierre Laurent estas la voĉo de Ned Flanders kaj dudeko da aliaj figuroj de la serio La Simpsonoj). Kvankam naskiĝinta en artista medio, nur poste kaj hazarde Mélanie Laurent eniris la kinan medion. En 1998, dum ŝi akompanis amikinon en la loko de filmado de Asteriks kaj Obeliks kontraŭ Cezaro, Gérard Depardieu rimarkis ŝin kaj decidis dungi ŝin por sia filmo.

Vidante ŝin kiel "naturan aktorinon", Depardieu donis al ŝi tri konsilojn: ne viziti kursojn de teatro, ne parkeri siajn tekstojn tro frue, neniam timi esti rindinda en siaj roloj[2].

Kariero[redakti | redakti fonton]

En 1998, al Mélanie estis konfidita eta rolo de Lisbeth en la filmo Un pont entre deux rives de Frédéric Auburtin kun-reĝisorita de Gérard Depardieu al kiu ŝi donas replikon, kaj ankaŭ al Carole Bouquet kaj Charles Berling.

Fine de 2000, ŝi estis rimarkita de Rodolphe Marconi por ludi en Ceci est mon corps, de Rodolphe Marconi, apud Louis Garrel kaj Jane Birkin. La filmo estis prezentita en majo 2001 en Festivalo de Cannes.

Samjare, en junio, Mélanie absolvis literaturan bakalaŭron, kun opcio "kino".

En 2002, danke al Michel Blanc kaj lia filmo Embrassez qui vous voudrez, Mélanie komencis esti konata en kina profesio. Ŝi enkarnigis Carole, amikinon de Gaspard Ulliel, kiu ankaŭ komencis ekkoni sukceson. Samjare, ŝi rolis en kurtfilmo de Patrick Timsit La Faucheuse poste kun Francis Huster en telefilmo Jean Moulin, une affaire française.

En 2003, ŝi ekhavis la rolon de Célia en Snowboarder de Olias Barco apud Nicolas Duvauchelle.

Samjare, post mallonga apero en filmo Une vie à t'attendre de Thierry Klifa, ŝi en 2003 subskribis kontrakton kun Kenneth Bi kaj ekhavis la rolon de Sabine en honkonga filmo Rice Rhapsody. La filmo estis sukcesa ĉe alilanda publiko sed neniam aperis en Eŭropo.

En 2004, ŝi denove rolis kun reĝisoro Rodolphe Marconi en filmo Le Dernier Jour, en kiu ŝi retrovis Gaspard Ulliel.

Kelkajn monatojn poste ŝi rolis en kurtfilmo Les visages d’Alice. En 2005, ŝi ludis scenon en filmo De battre mon cœur s'est arrêté de Jacques Audiard.

En 2006, ŝi rolis en belga filmo Dikkenek kaj ekhavis la unuan rolon, tiun de Lili, en filmo Je vais bien, ne t'en fais pas, de Philippe Lioret. Ŝi enkarnigis rolon de Lili, tre malforta junulino kiu fariĝas anoreksia. Ŝia interpretado havigis al ŝi plurajn nomumojn kaj rekompencojn, el kiuj premio Romy Schneider kaj César por plej bona virina espero. Dum tiu filmado ŝi renkontis tiun kun kiu ŝi kunvivis ĝis februaro 2009 kaj al kiu ŝi dediĉis sian César-on: Julien Boisselier.

En 2007, ŝi ekhavis ĉefan rolon en La Chambre des morts de Alfred Lot. Ŝi ludis rolon de juna virino, needziniĝinta patrino kun du ĝemelinoj, kiu ĵus eniris policon.

En 2008, ŝi interpretis en filmo Paris, de Cédric Klapisch, rolon de juna studentino kies profesoro (interpretita de Fabrice Luchini) enamiĝis al ŝi. Ŝi ankaŭ partoprenis la filmadojn de L'Amour caché, de Alessandro Capone, de Mytho, de Hugo Gélin, de Jamais d'autre que toi, projekto de Olivier Abbou kaj de Tueur de Cédric Anger.

Ŝia unua kurtfilmo kiel reĝisorino, De moins en moins, estis selektita en kategorio "kurtfilmo" en Festivalo de Cannes en 2008, sed ricevis neniun premion.

En 2008, ŝi realigis erotikan kurtfilmon, À ses pieds, por Canal+.

En 2009, ŝi enkarnigis heroinon, Shosanna Dreyfus, de Quentin Tarantino apud Brad Pitt kaj Diane Kruger en Inglourious Basterds. En la filmo, ŝi partoprenas murdadon de Nazioj. Somere de 2009, dum suprenirado de ŝtupoj al la Granda Palaco, la komediistino faris amatoran danc-prezenton kune kun Quentin Tarantino. Tiu improvizita koregrafio ricevis malvarman akcepton de la recenzantaro.

Samjare, ŝi ludis en Jusqu'à toi de Jennifer Devoldère, kie ŝi enamiĝas al nekonato, ludata de Justin Bartha, kies valizon ŝi retrovis.

En Le Concert de Radu Mihăileanu, ŝi enkarnigas soloan violonistinon (Anne-Marie Jacquet), priserĉantan sian pasinton kaj elektitan de Andreï Filipov por esti solistino de la koncerto.

En 2010, ŝi enkarnigas flegistinon Annette Monod, senditan de Ruĝa Kruco, en La Rafle, atestanton de Rastado de la Vintra Ciklodromo en julio 1942. Ŝi tie ludas unu el la ĉefaj roloj.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Dublado[redakti | redakti fonton]

Aktorino[redakti | redakti fonton]

En kino[redakti | redakti fonton]

En televido[redakti | redakti fonton]

Reĝisorino[redakti | redakti fonton]

Teatro[redakti | redakti fonton]

  • 2010: Promenade de santé de Nicolas Bedos, reĝisoris la aŭtoro (Pépinière Théâtre)

Rekompencoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]