Mélanie Maradan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
momento de la prelego de Mélanie Maradan dum KAEST 2010


Mélanie Maradan
Persona informo
Aliaj nomoj Melanio
Naskiĝo 2-an de novembro 1986 (1986-11-02) (37-jaraĝa)
en Svislando
Lingvoj Esperanto
Nacieco svisa
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo tradukistino, terminologino
Titolo Doktorino
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj Velado per jaĥto
Esperantistiĝis en 2008
vdr

Mélanie Maradan (naskiĝis la 2-an de novembro 1986 en Neŭŝatelo, Svislando) estas denaske franclingva svisa esperantistino, tradukistino, terminologino, kaj universitata doktoro pri lingvo-teknologio kaj aplikata lingvistiko.

Esperantaj aktivecoj[redakti | redakti fonton]

Ekde 2011 ŝi estas oficiala komisiito de UEA pri rilatoj al Infoterm (Internacia informejo por terminologio) kaj al la teknika komitato de ISO pri terminologio (ISO/TC 37). Plurfoje ŝi prelegis en e-lingvaj eventoj pri terminologio, interalie en la Konferenco pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko de 2010, la Terminologia forumo de 2011 aŭ la Esperantologia Konferenco de 2012 kadre de la tiujara UK en Hanojo. En la UK 2013 en Rejkjaviko ŝi pro siaj aktivaĵoj ĉe internaciaj terminologiaj instancoj kiel reprezentanto de UEA estis honorigita per la Diplomo pri Elstara Agado de UEA.[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Arkivigite je 2021-12-06 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]