Mélodie en sous-sol (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Mélodie en sous-sol ("Sub-grunda Melodio") estas franca-itala filmo de Henri Verneuil, aperinta en 1963

Temo[redakti | redakti fonton]

Charles, sesdek-jarulo, apenaŭ elirinta el karcero, ne plu sentas sin juna. Li malfacile retrovas sian domon en Sarcelles, kie kreskis novaj konstruaĵoj kaj turoj.

Lia edzino, Ginette, proponas al li transloĝiĝi en la sudon, aĉeti komercejon kaj vivi trankvilan vivon, tamen Charles imagas nur unu specon de emeritiĝo: banitan sub la suno. Pro tio, li devas fari plian kaj lastan ŝtelon, tiun por «la tuta vivo» kaj ĉi-foje estos la plej trafa: la kazino de Cannes. Ĉio estas preta. Nur restas al li trovi komplicon, ĉar tiun ŝtelon li ne povas fari sole.

Li tiam kontaktas junan gangsteron renkontitan en karcero, nome Francis Verlot. Al ili ambaŭ aldoniĝas Louis Naudin, bofrato de Francis, garaĝisto kiu utilos kiel ŝoforo.

Post kiam la triopo estas formita, restas al ili ludi partituron tiel bone verkitan provante eviti eraran noton. Unue temos por Francis, alivestita kiel juna elegantulo, amindumi dancistinon por povi eniri post la kulison de la kazino la celitan tagon.

Teĥnikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Rekompencoj[redakti | redakti fonton]

Videoteko[redakti | redakti fonton]

Aperis DVD de la filmo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]