Bursins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mély)
Bursins
Blazono de Bursins
Blazono de Bursins
Blazono de Bursins
Bursins
Bursins
Bursins
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 27′ 10″ N 6° 17′ 22″ O / 46.45278 °N, 6.28944 °O / 46.45278; 6.28944 (mapo)Koordinatoj: 46° 27′ 10″ N 6° 17′ 22″ O / 46.45278 °N, 6.28944 °O / 46.45278; 6.28944 (mapo)
Nombro de loĝantoj 736
Areo 3,37 km²
Alteco 473 m super marnivelo
Poŝtkodo 1183
Komunumkodo 5853
Mapo de Bursins
Mapo de Bursins
Situa mapo de Bursins
vdr

Bursins estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 736 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bursins situas sur la monteta ĉeno Côte, kiu etendiĝas laŭlonge de la norda bordo de Lago Lemano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Bursins kaj la setlejoj Saint-Vincent, Le Molard kaj Mély. Al la komunumo apartenas ankaŭ parto de la iama komunumo Le Vernay, kies cetera parto apartenas al Luins.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,37 km², de kiuj 30,2% estas kovritaj de arbaro, 56,0% servas por agrikulturo kaj 13,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bursins limas en nordo al Burtigny, en oriento al Gilly, en sudoriento al Bursinel, en sudo al Dully, en sudokcidento al Luins, kaj en okcidento al Vinzel.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Bursins pasas la kantona ĉefvojo n-ro 124 de Aubonne al Nyon, kaj en sudo al svisa aŭtovojo A1, kies plej proksima alveturejo Gland situas proksimume 3 kilometrojn sudokcidente de la komunumo. Sur la komunuma teritorio situas la aŭtovoja ripozejo La Côte. Pere de poŝtaŭtolinio de Gland al Rolle la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bursins datiĝas el la jaro 1011 kiel Bruzinges. Sub la preĝejo estis trovitaj ŝpuroj de malfrua romia setlejo, krome sur la komunuma teritorio estis malkovritaj mezepokaj tomboj el la karolinga tempo. Du mezepoko la komunumo apartenis al la Senjorujo Prangins. Reĝo Sigismundo la 3-a donacis en la jaro 1011 la preĝejon Sankta Marteno al la Abatejo Romainmôtier. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la komunumo apartenis al la berna Voktejo Romainmôtier. Post la Helveta Revolucio la komunumo estis atribuita al la Distrikto Rolle kaj surbaze de la administra reformo de 2006 kun efiko de la 1-a de januaro 2008 estis integrita al la grandigita Distrikto Nyon.[3]

Famaj personecoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]