Vincéné Mészáros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mészáros Vincéné)

MÉSZÁROS Vincéné [pr.me:sa:roŝ] Lukács Erzsébet estis hungara fabel- kaj pupteatraĵverkistino, infanĝarden-pedagogino naskiĝinta en Sárkány la 12-an de marto 1912 kaj mortinta ?. Li estis edzino de Vince Mészáros, d-ro.

Ŝia kariero[redakti | redakti fonton]

Mészáros estis infanĝardenistino ekde 1932, ekde 1940 model-infanĝardenistino, poste instruistino en la Porinfanĝardenista Lernejo de Budapeŝto, ekde 1947 referantino en Distrikto Somogy, unu el organizintoj de la kurso de Kaposvár, ekde 1948 instruistino de la Porinfanĝardenista Lernejo de la strato Huba. Tie ŝi komencis la pupludon. Inter 1954–59 ŝi estis referantino de la Népművészeti Intézet, fakinspektistino. Ekde 1959 ĝis 1967 ŝi estis infanĝardenistino.

El ŝiaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Művészetre nevelés a családban (1960); Bábjáték az óvodában és az iskolában (Kun D. Szilágyi);
  • Bábjáték módszertana az óvónőképző intézetek számára;
  • Bábjáték az óvodában;
  • Óvodai Bábjátékok.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon