Mór (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Mór (mOr) estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Mór. Tiu urbo estas centroj de subregiono kaj vinregiono. La loknomo signifas hungare: maŭro.

Kastelo de Lamberg en Mór

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas sur ebenaĵo inter du montaroj Vértes kaj Bakony laŭ la fervojo kaj ĉefvojo inter Székesfehérvár-Komárom, 25 km-ojn nordokcidente de Székesfehérvár.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tie okazis tertremo en 1810, pri kiu pretigis Pál Kitaibel la unuan izoseistan mapon de la mondo.

Mór estis en la 18-19-aj jarcentoj grava kampurbo, grava komerca centro. La urban rangon ĝi rericevis en 1984. Loĝantoj de la urbo apartenas parte al al germana nacia malplimulto.

Ĉe Mór okazis malvenka batalo de la hungara revolucio: Mór Perczel tie povis sensukcesa rebati la aŭstran armeon, la 30-an de decembro 1848.

Mór kaj ties ĉirkaŭo Csókakő, Bodajk, Pusztavám, Nagyveleg, Söréd kaj Csákberény estas grava historia vinregiono. Oni minas en ĉirkaŭo de Mór brunkarbon en Balinka, kaj Pusztavám, krome baŭksiton en Kincsesbánya kaj Gánt.

Gravaj fabrikoj de la urbo estas la tubo- kaj elektrodfabriko de la Csepeli Fémmû (ĉepela Metalluzino)/nun ESAB Group/, filialoj de Ikarus kaj Budalakk en Pusztavám.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • iama Lamberg-kastelo (nun kulturdomo)
  • Láncos-kastelo (nun urbodomo)
  • Preĝejo de Sankta Kruco (Mór)
  • Vinmuzeo Ne estas vera muzeo, sed estas restoracio en iama vinkelo. Tie vi povas gustumi bonkvalitajn vinojn kaj vi povas ankaŭ tagmanĝi, vespermanĝi en la longa kelo. (bieroj ankaŭ estas aĉeteblaj tie).
  • bronza skulptaĵo pri Sándor Wekerle

Bankorabado[redakti | redakti fonton]

La urbo abrupte trovis sin en reflektorlumo. Okazis la plej terura bankorabado de Hungario. Ĉiuj bankistoj kaj ĉiuj klientoj (tri klientoj, kvar bankistinoj kaj la bankogardisto) estis murditaj.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Mór naskiĝis:

Ĝemelurbo[redakti | redakti fonton]

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.